Rudolf SARKÖZI (naskita la 11-an de novembro 1944 en la laborkoncentrejo por romaoj kaj sintioj Lackenbach) estas konata reprezentanto de la aŭstraj romaoj kiel estro de la Kulturverein Österreichischer Roma (Kultura societo de aŭstraj romaoj).

Biografio redakti

Rudolf Sarközi iris en la elementan lernejon de Unterschützen en Burgenlando. Kiel «cigano» li ne ricevis laborlokon por metilernanto kaj laboris kiel helplaboristo en la sur- kaj subtera konstruado kaj kiel muntista helpanto en entrepreno pri akvo- kaj hejtinstalado.

Post la edziĝo li transloĝiĝis 1964 kun la edzino Helga kaj la filo Andreas al Vieno, kie post la soldatservo li estis okupata en elektra kaj fulmoprotekta entrepreno.

Sarközi dungiĝis en 1981 kiel kamionisto de la komunumo Vieno, sed ricevis forpermeson ekde la jaro 1997 pro lia aktiveco por la interesoj de la romaoj kaj sintioj. En 2005 li emeritiĝis.

Politikaj aktivecoj redakti

Laŭ la iniciato de Sarközi estis fondata en 1991 la Kulturverein Österreichischer Roma (Kultura societo de aŭstraj romaoj), kies estro li iĝis kaj restis ĝis hodiaŭ. Peticio de tiu societo, subtenata de la Romaa societo Oberwart, kondukis al decido de la kvar en la parlamento reprezentitaj partioj, kiuj unuanime akceptis la agnoskon de la romaoj kaj sintioj en decembro 1993.

La 3-an de junio 1966 malfermiĝis la Roma-Doku (Centro de dokumentado kaj informado pri la romaoj)[1] fondita de Rudolf Sarközi kaj inaŭgurita de la tiamaj federacia kanceliero Franz Vranitzky, urbestro Michael Häupl kaj federacia prezidento Thomas Klestil.

Sarközi partoprenis en la daŭra ekspozicio en la Muzeo Auschwitz-Birkenau. La 24-an de novembro 1996 la Internacia Konsilio pri la memoro de la neniigo de la romaoj proklamis la 2-an de aŭgusto kiel memortago de la neniigo de la romaoj. Sarközi partoprenas regule ekde 1997 la ĉiujaran memortagon de la konsilio en kiu li ankaŭ membras.

Post la murdo de kvar romaoj fare de la bombteroristo Franz Fuchs en Oberwart, Sarközi estis devigata reprezenti sian popolgrupon dum multaj aranĝoj. En junio 1995 li fondis la Klerigfonduson por romaoj.

Rudolf Sarközi kaj Nicolas Sarkozy redakti

En Francio oni multe ekaŭdis pri Rudolf Sarközi kiam la prezidento Nicolas Sarkozy ekis politikon kontraŭ romaoj en 2010. Tiam oni eksciis ke Rudolf gratulis Nicolas kiam tiu fariĝis Prezidento de la franca Respubliko. Estas verŝajne ke ambaŭ havas etnan parencecon sed tio ne estas pruvita. Ŝajnas ke la familio Sarkozy iam ŝanĝis la i-finaĵon al y por nobeliĝi.

Distingoj redakti

  • 1998: Ora meritinsigno de la lando Burgenlando
  • 1999: Ora meritinsigno de la Respubliko Aŭstrio
  • 1999: Ora meritinsigno de la lando Vieno
  • 2000: Honorinsigno de la lando Karintio
  • 2007: Ora honorinsigno de la lando Stirio
  • 2008: Ora honorinsigno de la lando Malsupra Aŭstrio
  • 2010: Ora honorinsigno pro meritoj pri la lando Vieno
  • 2010: Ora honorinsigno pro meritoj pri la Respubliko Aŭstrio

Ligiloj redakti

Biografio redakti

Unuopaj referencoj redakti

  • Gerhard Baumgartner, Florian Freund: Roma-Politik in Österreich, 16 f. (16. Dezember 2008) (germane)

Notoj redakti

  1. Vidu http://www.kv-roma.at/ en la germana, iuj dosieroj en la angla