Thomas Klestil
Thomas KLESTIL (4-a de novembro 1932 - 6-a de julio 2004, Vieno) estis prezidento de Aŭstrio.
Kariero politika internacie
redaktiLa ekonomikisto deĵoris de 1966-69 en la oficejo federacia kanceliero. De 1969-74 li estis ĝenerala konsulo en Los Angeles. De 1974-78 li estris en la ministerio pri eksteraj aferoj la Sekcion pri internaciaj organizoj. De 1978-82 li reprezentis sian patrujon ĉe UNO, de 1982-87 li fariĝis ambasadoro en Vaŝingtono kaj inter 1987-92 ĝenerala sekretario en la ministerio pri eksteraj aferoj.
Prezidanteco
redaktiLa superpartia politikisto iĝis kandidato de la Aŭstruja Popola Partio por la elektoj je prezidanteco kaj elektitis en la 24-a de majo (reelekto en 1998).
La ekde la 4-a de februaro 2000 funkciintan registaron de Wolfgang Schüssel li admonis observi kaj respekti la bazajn valorojn de eŭropaj demokratioj. Tamen li ne sukcesis malhelpi la malfeliĉajn - kaj nek antaŭe nek poste iam kontraŭ iu ŝtato aljuĝitajn - sankciojn de Eŭropa Unio kontraŭ la Respubliko Aŭstrio pro koalicio kun dekstra-popolisma partio.