Prezidanto de Aŭstrujo

(Alidirektita el Prezidento de Aŭstrio)

La federacia prezidanto de Aŭstrujo (germanlingve Bundespräsident) estas la ŝtatestro de Aŭstrujo. La sidejo de la prezidanto estas la Hofburg en Vieno.

Prezidanto de Aŭstrujo
emblemo
Alexander Van der Bellen
publika posteno
prezidento de la respubliko
Komenco 10-a de novembro 1230 vd
Lando(j) Aŭstrio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Elektiĝo redakti

La federacian prezidanton elektas por sesjara periodo rekte ĉiuj aŭstroj balotrajtaj por la nacia konsilio. Reelektiĝo por la tuj sekva periodo eblas nur unufoje, kaj la prezidanto devas aĝi almenaŭ 35 jarojn. Anoj de "regantaj aŭ ekse regantaj familioj" ne povas prezidantiĝi.

La nuntempe (2012) lasta prezidant-baloto estis en 2010; tiam Heinz Fischer estis elektita al dua agperiodo.

Taskoj kaj povoj redakti

La prezidanto reprezentas Aŭstrujon kontraŭ la eksterlando kaj signas ŝtatajn kontraktojn. Formale la prezidanto estas la plej supera komandanto de la armeo.

La prezidanto nomumas la federacian registaron memstare kaj povas ankaŭ eksigi ĝin memstare; por eksigo de unuopaj anoj necesas propono de la kanceliero. La prezidanto povas post propono de la federacia registaro eksigi la nacian konsilion sed "nur unufoje pro la sama kialo", kaj ankaŭ ajnan landan parlamenton post propono de la federacia konsilio, same nur unufoje pro la sama kialo. Tiujn sufiĉe grandajn povojn la prezidanto tamen nur malofte uzas; ĝenerale la ĝisnunaj prezidantoj ne enmiksiĝis en ĉiutagajn politikajn aferojn.

Leĝojn devas subskribi la prezidanto, antaŭ ol ili validiĝas; la prezidanto ne rajtas rifuzi subskribi ilin pro enhavaj kialoj, sed nur se ili kontraŭkonstitucie kreiĝis.

Ĝisnunaj prezidantoj redakti

Prezidanto Vivtempo Oficperiodo
Karl Seitz 1869 – 1950 1918 – 1920
Michael Hainisch 1858 – 1940 1920 – 1928
Wilhelm Miklas 1872 – 1956 1928 – 1938
Karl Renner 1870 – 1950 1945 – 1950
Theodor Körner 1873 – 1957 1951 – 1957
Adolf Schärf 1890 – 1965 1957 – 1965
Franz Jonas 1899 – 1974 1965 – 1974
Rudolf Kirchschläger 1915 – 2000 1974 – 1986
Kurt Waldheim 1918 – 2007 1986 – 1992
Thomas Klestil 1932 – 2004 1992 – 2004
Heinz Fischer 1938 – 2004 – 2016
Alexander Van der Bellen 1944 – 2016 –

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti