Karl Seitz

Karl SEITZ (naskiĝinta la 4-an de septembro 1869 en Vieno, mortinta samloke la 3-an de februaro 1950) estis aŭstra politikisto.

Karl Seitz
Ferdinand Schmutzer - Karl Seitz, 1925.jpg
Persona informo
Karl Seitz
Naskiĝo 4-an de septembro 1869 (1869-09-04)
en Vieno
Morto 3-an de februaro 1950 (1950-02-03) (80-jara)
en Vieno
Tombo Centra Tombejo de Vieno [#]
Lingvoj germana [#]
Ŝtataneco Aŭstrio [#]
Partio Socialdemokratia Partio de Aŭstrio [#]
Profesio
Okupo politikistopedagogo [#]
Aktiva en Vieno [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Grava politikisto dum la unua respublika tempo de ŝrumpita AŭstrujoRedakti

La instruisto kaj membro de la Socialdemokratia Partio de Aŭstrio estis de 1901-18 deputito en la Reichsrat, la parlamento de Cislajtio.

Post la kolapso de Aŭstrio-Hungario en oktobro 1918 li estis ĝis februaro 1919 unu el tri samrajtaj prezidantoj de la provisora Nacia Konsilio. De februaro 1919 ĝis decembro 1920 li fariĝis ĉefprezidanto de la konstituanta nacia konsilio kaj tiel kvazaŭ ŝtatestro. De 1919-34 li estis partiestro. Kiel urbestro de Vieno (1923-34) li instigis la konstruon de socialaj loĝejoj kaj pligrandigis la prizorgadon por malriĉuloj.

Malŝato fare de du flankojRedakti

En 1934 li estis arestita fare de la registaro de Engelbert Dollfuß. Pro liaj koneksoj al germanaj rezistadgrupoj dum la Dua mondmilito (ekz. ĉirkaŭ C.F. Goerdeler, W. Leuschner, J. Kaiser) ankaŭ la nazioj malliberigis lin en 1944 kaj transportis lin eĉ al la koncentrejo de Ravensbrück.

Rolo dum la Dua RespublikoRedakti

Post la restarigo de la Respubliko Aŭstrio li estis ekde 1945 deputito de la Nacia Konsilio kaj honora prezidanto de la partio SPÖ.

LiteraturoRedakti

  • Harald D. Gröller: Karl Seitz. 1869–1950. Ein Leben an Bruchlinien. Schmid, Wien 2005, ISBN 3-900607-45-1
  • Rudolf Spitzer: Karl Seitz. Waisenknabe – Staatspräsident – Bürgermeister von Wien. Deuticke, Wien 1994, ISBN 3-7005-4643-2, (=Forschungen und Beiträge zur Wiener Stadtgeschichte, 25)
  • Gerda Irene Wondratsch: Karl Seitz als Schulpolitiker. Die Zeit bis zum Ersten Weltkrieg. Wien 1978
  • Anton Tesarek (eld.): Unser Seitz. Zu seinem achtzigsten Geburtstag. Beitrag zu einer Biographie. Volksbuchhandlung, Wien 1949.

Eksteraj ligilojRedakti