Rudolf Strahm

svislanda ekonomikisto kaj politikisto

Rudolf Hans STRAHM (naskiĝis la 3-an de aŭgusto 1943 en Lauperswil) estas svisa ekonomikisto kaj politikisto de la Socialdemokrata Partio de Svislando (Socialisma Partio de Svislando), SP. Li estis de 1991 ĝis 2004 parlamentano en la Nacia Konsilio kaj de 2004 ĝis 2008 prezkontrolisto komisiita de la Federacia Konsilio. Strahm verkis multnombrajn librojn pri ekonomipolitikaj temoj.

Rudolf Strahm
Persona informo
Naskiĝo 3-an de aŭgusto 1943 (1943-08-03) (80-jaraĝa)
en Lauperswil
Lingvoj germanasvisgermana
Ŝtataneco Svislando
Okupo
Okupo politikistoekonomikisto
TTT
Retejo https://www.rudolfstrahm.ch/
vdr

Vivo redakti

Rudolf H. Strahm naskiĝis en 1943 en Emmental (Emme-Valo) kiel plej aĝa infano de kvin gefratoj. La patro estis bazlerneja instruisto, la patrino dommastrino. Post la deviga lernejvizito li faris metilernadon kiel laboratoria asistanto. En la inĝenier-teknika faka altlernejo Burgdorf li poste finis siajn studojn kiel diplomita kemiisto. Strahm laboris en ĉi tiu funkcio kvin jarojn en la kemia industrio de Bazelo. La sekvajn studojn pri ekonomiko ĉe la Universitato de Berno li finis per licencio.

En la sekvo Strahm estis aktiva ĝis hodiaŭ por:

Strahm loĝas nuntempe en Herrenschwanden. Li estas needziĝinta kaj havas filon.

Politiko redakti

Strahm estis de 1991 ĝis 2004 parlamentano en la Nacia Konsilio. En tiu ĉi funkcio li estis membro de la "Komisiono por ekonomio kaj impostoj" (li prezidis ĝin de 1999 ĝis 2001) kaj de la "Komisiono pri scienco, klerigo, kulturo". Strahm plue membris en la estraro de la socialdemokrata frakcio de la Federacia Asembleo, estis membro de la delegitara kunveno kaj koprezidanto de la ekonomia kaj financpolitika komisiono de la Socialista Partio (SP). De 1991 ĝis 2004 li estis ankaŭ prezidanto de la Svisgermana Asocio de Luantoj. De 2004 ĝis oktobro 2008 Strahm estis oficiala svisa prezkontrolisto komisiita de la Federacia Konsilio.

Verkoj redakti

En la germana lingvo
  • Superevoluo – Subevoluo. Manlibro kun prezentaĵoj kaj komentoj pri la ekonomiaj mekanismoj de la malriĉeco.[2]
  • Kial ili estas tiel malriĉaj. Laborlibro pri la evoluo de la subevoluo en la tria mondo kun prezentaĵoj kaj komentoj.[3]
  • Ekonomia libro pri Svislando.[4]
  • Por moderna Svislando. Praktika reformplano.[5]
  • Kial ni estas tiel riĉaj. Ekonomia libro pri Svislando.[6]
  • Kritiko pro amo al Svislando. Kolumnaj kontribuoj kaj analizoj pri politiko kaj ekonomio.[7]
  • La universitatdiploma kaptilo. Kun biografioj de profesiuloj de Rahel Eckert-Stauber.[8]

Distingoj redakti

Referencoj redakti

  1. Delegiertenversammlung 2008[rompita ligilo], Website des SVEB, abgerufen am 22. Juli 2011.
  2. Überentwicklung – Unterentwicklung. Werkbuch mit Schaubildern und Kommentaren über die wirtschaftlichen Mechanismen der Armut. Laetare, Stein 1975, ISBN 3-7839-0555-9.
  3. Warum sie so arm sind. Arbeitsbuch zur Entwicklung der Unterentwicklung in der Dritten Welt mit Schaubildern und Kommentaren. Peter Hammer Verlag, 1985, ISBN 3-87294-266-2.
  4. Wirtschaftsbuch Schweiz. Sauerländer, Aarau 1987, ISBN 3-7941-3501-6.
  5. Rudolf H. Strahm, Simonetta Sommaruga: Für eine moderne Schweiz. Ein praktischer Reformplan. Verlag Nagel & Kimche, 2005, ISBN 3-312-00356-3.
  6. Warum wir so reich sind. Wirtschaftsbuch Schweiz. Hep, Bern 2008, ISBN 978-3-03-905454-1.
  7. Rudolf H. Strahm, Peter Hablützel (Hrsg.): Kritik aus Liebe zur Schweiz. Kolumnen und Analysen zu Politik und Wirtschaft. Zytglogge, Oberhofen 2012, ISBN 978-3-7296-0853-5.
  8. Rudolf Hans Strahm: Die Akademisierungsfalle. Mit Berufsbiografien von Rahel Eckert-Stauber. Bern 2014, ISBN 978-3-0355-0017-2. ; recenzo Tagrid Yousef: Kopflastige Ausbildung.@spektrum.de

Eksteraj ligiloj redakti