Simonetta Sommaruga

Simonetta SOMMARUGA (naskiĝis la 14-an de majo 1960 en Zugo, civitanino de Lugano kaj Eggiwil) estas svisa politikistino kaj membro de la Socialisma Partio de Svislando. La 22-an de septembro 2010 ŝi elektiĝis kiel posteulino de Moritz Leuenberger kun efiko de la 1-a de oktobro 2010 al la Federacia Konsilio de Svislando.[1] Kun la elektiĝo de Sommaruga unuan fojon en la historio de Svislando la lando estas regata de plimulto da virinoj.

Simonetta Sommaruga
Persona informo
Simonetta Sommaruga
Naskonomo Simonetta Myriam Sommaruga
Naskiĝo 14-an de majo 1960 (1960-05-14) (63-jaraĝa)
en Zugo
Lingvoj germanasvisgermanafranca vd
Loĝloko Berno vd
Ŝtataneco Svislando vd
Alma mater Universitato de Friburgo vd
Partio Socialisma Partio de Svislando vd
Familio
Edz(in)o Lukas Hartmann vd
Parencoj Cornelio Sommaruga vd
Profesio
Okupo politikistopianisto vd
Aktiva en Berno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Sommaruga kreskis kun du fratoj kaj fratino en Sins en Kantono Argovio. Ŝi vizitis la gimnazion en Immensee en Kantono Ŝvico, kiu ĝi finis per la federacia abituro. Poste ŝi edukiĝis en Lucerno, Kalifornio kaj Romo kiel pianistino. De 1988 ĝis 1991 ŝi studis en la Universitato de Friburgo anglistikon kaj romanistikon.

Sian politika karieron ŝi komencis per sia laboro kiel afergvidantino de la Svisa fondumo por la protekto de la konsumantoj de 1993 ĝis 1999, per kiu aktiveco ŝi fariĝis famkonata en Svislando. Sommaruga en tiu pozicio multe pledis por la rajtoj de la konsumantoj. Ŝi luktis por komprenebla deklaro de la enhavo sur produktoj por klara prezostrukturo ktp. Tiu aktiveco alportis al ŝi multe da amikoj en la popolo. De ŝiaj politikaj kontraŭuloj aliflanke ŝi estas timata. Nuntempe ŝi estas prezidantino de la fondumo por la protekto de la konsumantoj kaj de la evoluhelporganizaĵo Swissaid.

De 1998 ĝis 2005 Simonetta Sommaruga apartenis al la komunuma konsilio (registaro) de la urbo Köniz en Kantono Berno. De 1999 ĝis 2003 ŝi estis membro de la Svisa Nacia Konsilio. Ek de 2003 ŝi estas membro de la Konsilio de la Kantonoj kiel reprezentantino de Kantono Berno.

Sommaruga estas edziginta kun la verkisto Lukas Hartmann kaj loĝas en Spiegel.

Dum la jaro 2015 ŝi oficis kiel prezidantino de la Federacia Konsilio.

Referencoj redakti

  1. Ĉi-tiu artikolo baziĝas grandparte sur traduko el la germanlingva vikipedio.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti