Moritz Leuenberger

Moritz LEUENBERGER estas svisa politikisto kaj membro de la Socialisma Partio de Svislando. Li naskiĝis la 21-an de septembro 1946 en Bielo. Li elektiĝis en 1995 al la Federacia Konsilantaro de Svislando. Li estas la gvidanto de la Federacia Departemento por Medio, Trafiko, Energio kaj Komunikado. Moritz Leuenberger nuntempe estas la plej longe oficanta membro de la svisa registaro. Li oficis 2001 kaj 2006 laŭvice kiel federacia prezidanto. Leuenberger estas advokato kaj honora doktoro de la Universitato Udine.

Moritz Leuenberger
Persona informo
Moritz Leuenberger
Naskiĝo 21-an de septembro 1946 (1946-09-21) (77-jaraĝa)
en Bielo
Lingvoj norma germana lingvo en Svislando • svisgermana vd
Loĝloko Zuriko vd
Ŝtataneco Svislando vd
Alma mater Gymnasium am Münsterplatz • Universitato de Zuriko vd
Partio Socialisma Partio de Svislando vd
Subskribo Moritz Leuenberger
Familio
Patro Robert Leuenberger vd
Gefratoj Dieter Leuenberger vd
Edz(in)o Gret Loewensberg vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo politikistoadvokato vd
Aktiva en BernoZuriko vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Moritz Leuenberger

Lia vivo redakti

Leŭenberger naskiĝis en Bielo kiel filo de pastro. Li studis juron en la Universitato de Zuriko kaj aliĝis 1969 al la social-demokrata partio. De 1972 ĝis 1980 li prezidis ties zurikan sekcion. En ĉi-tiu funkcio li estis la unua subskribinto de la Demokrata Manifesto kontraŭ la aktivecoj de la nacia konsilanto de la radikal-demokrata nacia konsilanto Ernst Cincera. Kiel advokato li defenis en tiu tempo ankaŭ membrojn de la zurika junulara movado kiel Stefan Flüeler kaj Dietrich Michael Weidmann. Ek de 1972 li ankaŭ estis membro de la Komunuma Konsilantaro de la urbo Zuriko kaj de 1986 ĝis 1991 li estis prezidanto de la Asocio de svisaj luantoj. De 1991 ĝis 1995 li estis registara konsilianto de la Kantono Zuriko kaj en tiu ĉi funkcio estro de la kantona departemento pri internaj aferoj kaj justico. 1979 li elektiĝis en la nacian konsilantaron, tio estas la granda ĉambro de la svisa parlamento. En tiu periodo li prezidis la parlamentan enketokomision, kiu malkovris la sliparskandalon. La 27-an de septembro li elektiĝis kiel posteulo de Otto Stich al la Federacia Konsilio. Moritz Leuenberger vivas en Zuriko kaj edziĝis 2006 kun la arkitektino Gret Loewensberg, kun kiu li vivis jam multajn jarojn. Li havas du plenkreskajn filojn kaj estas civitano de Rohrbach.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti