Ruslan Auŝev

rusia armeano aŭ politikisto, eksa prezidanto de la respubliko Inguŝio

Ruslan Sultanoviĉ Auŝev (cirile Русла́н Султа́нович А́ушев; naskiĝis la 29-an de oktobro 1954 en vilaĝo Volodarskoj, provinco Norda Kazaĥio, Kazaĥa SSR, Sovetunio) estis ekde 1993 la 1-a prezidanto de la respubliko Inguŝio, subjekto de Rusia Federacio. Li estis laŭdire la plej juna oficiro en la Sovetia Armeo kiu atingis la rangon de generala leŭtenanto. La 7an de majo 1982 li premiiĝis per la ordeno Ora stelo de Heroo de Sovetunio. Auŝev post sia prezidantaj jaroj konsideratas la plej populara politikisto de Inguŝio, ĉar tie li sukcesis konservi pacon kaj stabilecon dum la ĉeĉena milito.

Ruslan Auŝev
Persona informo
Оувш-наькъан Султана Руслан
Naskiĝo 29-a de oktobro 1954
en vilaĝo Volodarskoj, provinco Norda Kazaĥio, Kazaĥa SSR, Sovetunio
Religio sunaisma islamo
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco SovetunioRusio vd
Alma mater Milita Lernejo de la Ĝenerala Stabo de la Armeo de Rusio • North-Caucasian Military School • Milita Lernejo M. V. Frunze vd
Partio Komunista Partio de Sovetunio vd
Infanoj 4
Profesio
Okupo militisto
la 1-a prezidanto de Inguŝio
Dum 18-a de februaro 199328-a de aprilo 2002
Antaŭulo posteno kreita
Sekvanto Murat Zjazikov
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En septembro 2004 li provis trakti kun la ĉeĉenaj ostaĝprenintoj de la terorisma atako en Beslan. Li estis la sola persono kiu sukcesis intertrakti kun la teroristoj vizaĝe-al-vizaĝe, petis ke la teroristoj permesu doni al la ostaĝoj akvon kaj manĝaĵojn, sed la ĉefo de la atakintoj diris, ke la kaptitoj propravole aranĝis sekan malsatstrikon. Tamen li konsentis liberigi 24 ostaĝajn virinojn kun suĉinfanoj.