Ruth Arnon
Ruth ARNON (hebree רות ארנון [ʁut aʁ'ne]; naskiĝis la 1-an de junio 1933) estas israela biokemiisto kaj docento. Ŝi helpis eltrovi la drogon Copaxone kontraŭ multobla sklerozo.
Ruth Arnon | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
רות ארנון | |||||
Naskiĝo | 1-an de junio 1933 (90-jara) en Tel-Avivo | ||||
Ŝtataneco | Israelo [#] | ||||
Alma mater | Hebrea Universitato de Jerusalemo • Herzliya Hebrew Gymnasium [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | biologo • imunologo • pedagogo • biokemiisto • universitata instruisto [#] | ||||
Laborkampo | imunologio [#] | ||||
Aktiva en | Weizmann-a Scienca Instituto [#] | ||||
| |||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ŝi estas la Paul Ehrlich Profesoro de imunologio ĉe la Weizmann-Instituto de Scienco. Eble ŝi estas plej konata pro siaj esploroj kontraŭkancera kaj kontraŭgripa vakcino.[1] Ŝia doktoreca mentoro estis Michael Sela. Ŝi gajnis Wolf-Premion pri Medicino en 1998.
Arnon naskiĝis en Tel Avivo, Israelo. Ŝi studis ĉe Herzliya hebrea Gimnazio kaj Hebrea Universitato de Jerusalemo.[2]