Sámuel Gyulay (generalo)
Grafo Sámuel Gyulay [ŝAmuel djulai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gyulay Sámuel estis hungara militestro, oficiro. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis marosnémeti kaj nádaskai. Lia plej fama filo estis Ignác Gyulay.
Sámuel Gyulay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1723 en Tornanádaska |
Morto | 24-an de aprilo 1802 (79-jaraĝa) en Bereni |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Ferenc Gyulay (en) |
Infanoj | Ignác Gyulay, Albert Gyulay |
Okupo | |
Okupo | militisto oficiro |
Sámuel Gyulay [1] naskiĝis la 28-an de julio 1723 en Tornanádaska, li mortis la 24-an de aprilo 1802 en Transilvanio en Bere (nuntempa Bereni en Rumanio).
Biografio
redaktiSámuel Gyulay batalis dum la priherda milito (1740–1748) en armeo de Habsburgoj. En 1752 li atingis la rangon majoro. En la Sepjara milito (1756–1763) li estis jam kolonelo. En 1762 en Töplitz li batalis, tial en la sekva jaro li ricevis signifan reĝan premion. En 1764 armeo de la Habsburga Imperio faris hombuĉadon en Transilvanio, poste oni faris devigvarbadon por nova armeeto, kies gvidanto estis Sámuel Gyulay. En 1777 li estis nomumita generalo. Li havis edzinon, kiu naskis 4 gefilojn.
Elektitaj kontribuoj
redakti- Magyar oratio, mellyben hogy az eklésiai szent hivatal a fő rendnemeseket illesse, meg-mutattatik… (1740)