Tornanádaska
Tornanádaska [tornanAdaŝka] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Edelény. Tiu nomo uziĝas de 1905 por fari diferencojn de la similaj loknomoj.
Bazaj informoj
redakti- Areo: 8 km²
- Alto super marnivelo: 159 m
- Koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 48.5625/20.7869
- Loĝantaro: 600
- Poŝtkodo: 3767
- Telefonprefikso: 48
Situo
redaktiTornanádaska situas en valo de rojo, laŭ la slovaka landlimo, laŭ ĉefvojo Miskolc-Slovakio, fine de fervojo el Miskolc. Edelény troviĝas 36, Kazincbarcika kaj Encs po 44, Putnok 48 km-ojn.
Historio
redaktiLa unua mencio devenis el 1280 en formo "Nádasd". En 1570 la loĝantoj rifuĝis de la turkoj. La vilaĝo refondiĝis en la 17-a jarcento. Post Traktato de Trianon la vilaĝo trovis sin apud la nova limo de Ĉeĥoslovakio kaj iĝis limpasejo. Ekde 2008 ankaŭ Slovakio apartenas al interna zono de Schengen, sekve la kontrolado kaj la limpasejo ĉesis ĉe la limo. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, migra poŝto.
Vidindaĵoj
redakti- kalvinana sonorilostablo el la 18-a jarcento
- baroka katolika Preĝejo Sankta Kristina (Tornanádaska) de 1779, turo alkonstruiĝis en 1819
- Kastelo de Tornanádaska, nun speciala lernejo
- ruinoj de fortikaĵo ĝuste ĉe la landlimo
Famuloj
redaktiEn Tornanádaska naskiĝis Sámuel Gyulay (generalo).
Komunumoj Nádasd en Hungara Reĝlando
redaktiEn la nomo oni rekonas la vorto nád (=kano), pri kio oni nomumis komunumojn. Pro la tutlanda poŝta servo oni distingis ilin: Abaújnádasd, Árvanádasd, Csallóköznádasd, Egyházasnádas, Szepesnádasd, nun en Slovakio, Fraknónádasd nun en Aŭstrio, Borsodnádasd kaj Tornanádaska en Borsod-Abaúj-Zemplén, Mecseknádasd en Baranya, Nádasdladány en Fejér, Nádasd en Vas (Hungario), Alsónádasd, Felsőnádasd, Görgénynádas, Hadadnádasd, Nádasdia, Nádaspapfalva, Szilágynádasd nun en Rumanio.