Trstené pri Hornáde

Trstené pri Hornáde, hungare Abaújnádasd (abaUjnAdaŝd) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Košice-ĉirkaŭaĵo. Ĝis 1948 la oficiala slovaka nomo estis Nádošť.

Trstené pri Hornáde situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Trstené pri Hornáde situas laŭ maldekstra bordo de Hernád, laŭ la hungara landlimo, fine de sakovojo. Košice troviĝas 18 km-ojn.

Historio redakti

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1215 en formo "Zaka". En 1910 loĝis en Abaújnádasd 1045 homoj, (589 slovakoj, 426 hungaroj, 29 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Abaúj-Torna, al distrikto de Hernádzsadány, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 Abaújnádasd rehungariĝis laŭ la unua Arbitracio de Vieno. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Trstené pri Hornáde 1466 homoj, (1425 slovakoj, 27 ciganoj, 4 hungaroj, po 2 ĉeĥoj kaj poloj). Ekde 2008 ambaŭ landoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limoj senkontrole estas traireblaj.

Famuloj redakti

En Trstené pri Hornáde naskiĝis hungara altlerneja instruisto Dániel Kováts.