Kastelo de Tornanádaska

La Kastelo de Tornanádaska (konata ankaŭ pri la iama posedantoj Gyulay [djulai] kaj Hadik estas la plej signifa historia monumento, nuntempa edukejo por handikapuloj mense en vilaĝo Tornanádaska.

Aerfoto pri kastelo en Tornanádaska

Historio redakti

En tiu loko estis jam mezepoka konstruaĵo (nobeldomo). En la 1790-aj jaroj la grafa familio Gyulay konstruis al tio barokan alon kun etaĝo, arkada koridoro kaj mansardoj. En 1879 la nova posedanto estis familio Hadik, en 1890 la kastelo estis trakonstruita kun kvadrata turo kaj pli nova alo. Dum la socialismo la kastelo iĝis speciala lernejo.

Konstruaĵo redakti

La kastelo kun etaĝo kaj keletaĝo situas sola en mezo de granda parko laŭ deklivo de malalta monteto. La kastelo mem formas U-majusklon. Antaŭ la ĉefenirejo puto kun mekanikaĵo farita en Venezio en la 15-a jarcento situas.

Parko redakti

La parko estas protektata, kiel unika parko en karsto, tial ĝi apartenas al Nacia parko de Aggtelek. La plej aĝa arbo estas robinio, kiu estis plantita en la 17-a jarcento, ĝi situas inter ambaŭ aloj. Dum la plantado la arbo estis ankoraŭ nekonata en Hungarujo. La familio Hadik establis la parkon. Dum jaroj kamparanoj portis grundojn sur la deklivon. Oni plantis nur ekzotajn kreskaĵojn (ĉirkaŭ du cent), ekzemple sekvojoj, cembroj, kaŭkazaj abioj, tujoj, eŭropaj taksusoj. Depost 1890 oni kreis ankaŭ pejzaĝan parkon. En la parko ankaŭ lago estas videbla.

Fontoj redakti