Sámuel Rácz [ŝAmuel rAc], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rácz Sámuel estis hungara kuracisto, profesoro.

Sámuel Rácz
Persona informo
Naskiĝo 30-an de marto 1744 (1744-03-30)
en Peŝto
Morto 24-an de februaro 1807 (1807-02-24) (62-jaraĝa)
en Peŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kuracisto
vdr

Sámuel Rácz [1] naskiĝis la 30-an de marto 1744 en Pest (urbo). Li mortis la 24-an de februaro 1807 en Pest.

Biografio redakti

Sámuel Rácz akiris kuracistan diplomon en Vieno en 1773. Post siaj studoj li laboris en Nagybánya ĝis 1777, poste li instruis en la ĵus fondita medicina fakultato de Reĝa Universitato de Buda. Li estis pioniro de la hungarlingva medicino. En la studjaroj 1780, 1785, 1790, 1796 li estis dekano, en 1793 rektoro. En nekonata tempo li ricevis la titolon reĝa konsilisto.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Az emberi élet általános ismeretét tanító könyve (1772, 1802)
  • A salétrom főzésnek legkönnyebb és legbizonyosabb módgya, mellyet 1778-ik eszt. a felséges cs. és kir. tárháznak költségén... (1780, 1783, 1786) - tradukaĵo el la germana lingvo
  • 'Ιατρικαι παραινεσεις κ. τ. λ. Μεταϕρασϑεισαι εις την ημϖν βιαλεκτον παρα Ιεωργιου 'Ιοαννου Ζαβιρα (1787)
  • A borbélyi tanításoknak első darabja. Az anatomiáról, physiologiáról, materia medicáról, chirurgiáról és bábaságról (1794)
  • Notio potentiarum incitantium quam qua supplementum ad suam vitae notionem edidit (1805)

Fontoj redakti