Sámuel Tóth
hungara kalvinana instruisto, teologo kaj historiisto de kristanismo
Sámuel Tóth [ŝAmuel tOt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tóth Sámuel estis hungara kalvinana instruisto.
Sámuel Tóth | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de junio 1838 en Tiszalök |
Morto | 18-an de aprilo 1899 (60-jaraĝa) en Debrecen |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | instruisto teologo historiisto de kristanismo ![]() |
Sámuel Tóth[1] naskiĝis la 27-an de junio 1838 en Tiszalök, li mortis la 18-an de aprilo 1899 en Debrecen.
Biografio
redaktiSámuel Tóth lernis laŭvice en sia naskiĝloko, Tokaj, Hajdúnánás kaj Debrecen. Li ekinstruis en 1860 en pluraj lokoj. Ekde 1864 li studis iomete en universitatoj de Zuriko, Heidelberg, Göttingen kaj Londono. Hejmenveninta en 1866 li instruis ĝismorte en kolegio de Debrecen. Li estis ankaŭ eklezia subnotario (1869-1872) kaj ĉefnotario (1872-1897). Li partoprenis ankaŭ en sinodoj kaj redaktis kalvinanajn gazetojn, eldonaĵojn.
Elektitaj kontribuoj
redakti- A vallástanítónak a prot. egyházbani feladatáról (1866)
- A magyar reformált egyház szervezetére és megállapítandó rendszabályokra vonatkozó tervjavaslat (1878)
- Egyházi törvények az evangelium szerint reformált magyarországi keresztyén egyházban (1882, 1888, 1894, 1899, 1909)
- A magyarországi ev. ref. egyház 1891. decz. 5. megnyilt egyetemes zsinatának Naplója (1891)
- Adalékok a tiszántúli ev. ref. egyházkerület történetéhez (1894)