Sándor A. Tóth
Sándor A. Tóth [ŜAndor a tOt], laŭ hungarlingve kutima nomordo A. Tóth Sándor estis hungara instruisto, pentristo, grafikisto, pupteatristo.
Sándor A. Tóth | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de aprilo 1904 en Rimavská Sobota |
Morto | 2-an de oktobro 1980 (76-jaraĝa) en Zalaegerszeg |
Tombo | Lower Town cemetery in Pápa (en) |
Ŝtataneco | Hungario |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | pentristo pupteatristo drawing teacher (en) |
Sándor A. Tóth [1] naskiĝis la 7-an de aprilo 1904 en Hungara reĝlando en Rimaszombat (nuntempa Rimavská Sobota en Slovakio). Li mortis la 2-an de oktobro 1980 en Zalaegerszeg.
Biografio
redaktiSándor A. Tóth frekventis artan altlernejon en Budapeŝto inter 1922 kaj 1928, kie li lernis ĉefe de Gyula Rudnay kaj Oszkár Glatz. Post lernado li studvojaĝis 3 jarojn en Londono, Parizo, Berlino, kie li ne nur pentradis, sed li kreis pupojn por pupteatroj. Hejmenveninta li ekinstruis en Pápa ĝis la emeritiĝo, sed lia pupteatra laboro ne ĉesis. En 1965 kaj 1966 li vivis en Usono kaj Kanado. Li fondis pentristan rondon, kiu ankaŭ nun funkcias. Ekde 1933 konstanta ekspozicio prezentas liajn verkojn en Pápa.