Sándor Erdős [ŝAndor erdOŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Erdős Sándor estis hungara skermisto (spadisto, pli malofte rapiristo), olimpiano, olimpika kaj monda ĉampiono, negocisto, briĝludanto.

Sándor Erdős
Persona informo
Naskiĝo 21-an de aŭgusto 1947 (1947-08-21) (76-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo skermanto
vdr

Sándor Erdős[1][2] naskiĝis la 21-an de aŭgusto 1947 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Sándor Erdős akiris ekonomian diplomon en Ekonomika Universitato Károly Marx en 1971, sed ekde 1960 li skermis en sportklubo. Li estis hungara ĉampiono dekfoje (1967-1978) preskaŭ ĉiam teame. Li estis olimpiano en Somera Olimpiko 1972 kun ora medalo teame, krome en mondĉampionumoj li estis la unua dufoje teame (1970, 1971). Li akiris trejnistan diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto. Li plene forlasis la skermon en 1982, poste li estis negocisto. Li ĉiam estis briĝludanto, foje li ludis dum la ĵurio konsiladis. Li ricevis premion en 1972.

Fontoj redakti

Referencoj redakti