Sándor Koncz
Sándor Koncz [ŝAndor], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Koncz Sándor estis hungara kalvinana pastro, arkivisto, altlerneja instruisto.
Sándor Koncz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de junio 1913 en Diósgyőr |
Morto | 29-an de marto 1983 (69-jaraĝa) en Sárospatak |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | kalvinana pastro • universitata instruisto • arkivisto |
Sándor Koncz[1][2] naskiĝis la 25-an de junio 1913 en Diósgyőr, li mortis la 29-an de marto 1983 en Sárospatak.
Biografio redakti
Sándor Koncz maturiĝis en kalvinana gimnazio en Miskolc en 1931, poste li akiris pastoran diplomon en kalvinana teologia akademio en Sárospatak en 1936, dum li studis en Bazelo (1933), Glasgovo (1936) kaj Berlino (1937). Li estis pastro en Marosvásárhely inter 1938–1943, dum en 1939 li doktoriĝis en Scienca Universitato István Tisza (kie li instruis inter 1943-1945, sed li estis ankaŭ milittendara pastro). Inter 1947-1951 li instruis en la kalvinana teologia akademio en Sárospatak, poste dum la frua socialismo li ne rajtis instrui. Tiam inter 1952–1965 li estis pastoro de Alsóvadász, poste ĝismorte li estis eklezia arkivestro de Sárospatak. Lia edzino naskis 3 gefilojn.
Elektitaj kontribuoj redakti
- A theológiai dualizmus Barth theológiájában (1936)
- Kierkegaard és a világháború utáni theológia (ankaŭ disertaĵo, 1938)
- Hit és vallás. A magyar református vallástudományi teológia kibontakozása és hanyatlása. (studoj, 1942)
- Pál és a római impérium. Pál apostol európai missziói munkája. (1952)
- Látogatás a Bázeli Levéltárban (1969)
- A gyülekezetek szervezése, életük és szolgálati rendjük a páli levelekben (1979)
- A filozófia és teológia oktatása 1703–1849 között Sárospatakon (1981)
Fontoj redakti
Referencoj redakti
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/display/manifestation/PIM61499/bec83afd-072e-4abf-ba98-218214933770/solr/0/24/11/13/authorOrder/ASC hungarlingva datenaro de muzeo
- ↑ https://dev.nemzetinevter.hu/szemelyi-nevter/?id=667033&date=2023-02-28 Arkivigite je 2023-11-04 per la retarkivo Wayback Machine datenoj kun foto