Sándor Mika
hungara historiisto
MIKA Sándor estis hungara historiisto naskita en Braŝovo la 12-an de februaro 1859 kaj mortinta en Budapeŝto la 1-an de majo 1912.
Sándor Mika | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de februaro 1859 en Braŝovo |
Morto | 1-an de majo 1912 (53-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Francisko-Jozefo (–1879) |
Okupo | |
Okupo | historiisto universitata instruisto |
Biografio
redaktiSándor Mika studis en la universitatoj de Koloĵvaro, Berlino kaj Parizo. En 1879 li akiris diplomon de instruisto kaj li doktoriĝis pri filozofio en la Universitato de Koloĵvaro, poste li estis privatprofesoro en Koloĵvaro kaj Budapeŝto. Li instruis en Braŝovo kaj poste en Budapeŝto. De 1895 li estis profesoro de kolegio Eötvös, kie li faris gravan influon al la junaj historiistoj (Gyula Szekfű, Ferenc Eckhart ktp.). Li priokupiĝis parte la universalan historion de mezepoko, parte la historion de memstara Transilvanio dum la regantoj (dua parto de 16-a jarcento kaj 17-a jarcento).
Verkoj
redakti- Richelieu (Kolozsvár, 1879);
- Weiss Mihály (Bp., 1893);
- A hűbériség és a keresztes hadjáratok kora (Bp., 1900)