Sándor Németh Nyiba

Sándor Németh Nyiba [ŝAndor nEmet njiba], laŭ hungarlingve kutima nomordo Németh Nyiba Sándor estis hungara luktisto, olimpiano, trejnisto, poeto, muzikisto, redaktoro, altlerneja instruisto. Lia origina nomo estis Németh Sándor, Nyiba estas prenita aldonnomo, kvazaŭ moknomo.

Sándor Németh Nyiba
Sándor Németh Nyiba
Sándor Németh Nyiba
Persona informo
Naskonomo Németh Sándor
Naskiĝo 31-an de januaro 1957 (1957-01-31) (67-jaraĝa)
en Kenyeri
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Gimnastika Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo muzikistosporta trejnisto • poeto • redaktoro • universitata instruisto
vdr

Németh Sándor naskiĝis la 31-an de januaro 1957 en Kenyeri.

Biografio redakti

Sándor Németh Nyiba maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto, sed poste li finis ankaŭ komercan mezlernejon, fine li akiris diplomojn en sporta instituto kaj Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto. Li aĝis 12, kiam li komencis gitaradi kaj drumadi. Li estis membro de pluraj ŝlagromuzikistoj. Li debutis kiel poeto en 1988, ekde 2000 li kreis radiajn kaj televidajn programojn.

Sporta kariero redakti

Sándor Németh Nyiba inter 1972-1975 estis luktisto en Győr, poste en ĉefurba sportklubo. Li estis olimpiano, sed signifajn reultojn li neniam atingis. Fine li estis trejnisto kaj instruis en la menciita altlernejo, levita jam universitato.

Liaj volumoj redakti

  • Fűzfakereszt (sen eldonjaro)
  • Nyibaizmus. Ne szégyelld, hogy van lelked. Németh Nyiba Sándor versei. Interjúk élő legendákkal, őskövületekkel (2014)

Vidu, aŭdu ankaŭ redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti