Sándor Szőnyi G.

Sándor Szőnyi G. [ŝAndor sOnji gE], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szőnyi G. Sándor estis hungara reĝisoro, dramaturgo.

Sándor Szőnyi G.
Persona informo
Naskonomo Szőnyi G. Sándor
Naskiĝo la  29-an de decembro 1928(nun 1928-12-29)
en Hungario Rákospalota (iama urbo) (Hungario)
Morto la 9-an de marto 2012
en Hungario Csobánka (Hungario)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Familio
Edz(in)o Szilvia SunyovszkyIldikó Dobos
Infano 1
Okupo
Okupo dramaturgo
vdr

Sándor Szőnyi G. [1] naskiĝis la 29-an de decembro 1928 en Rákospalota (iama urbo), li mortis la 9-an de marto 2012 en Csobánka.

Biografio redakti

Sándor Szőnyi G. akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1956. Post siaj studoj li aliĝis al ĵus formiĝanta Hungara Televizio, kie li estis dramaturgo. Post 2 jaroj li havis jam la statuson reĝisoro. Inter 1981 kaj 1983 li estis arta gvidanto de Teatro de Kecskemét. Li laboris aŭ en la televizio, aŭ en pluraj teatroj (Teatro Vörösmarty (Székesfehérvár) (1972), Teatro Hevesi Sándor (1987–1988), Teatro Petőfi (Veszprém) (1990), Teatro Jókai (Békéscsaba) (1992, 1996, 1998)). Li ricevis 7 premiojn inter 1964-2009. Li eksedziĝis de Szilvia Sunyovszky.

Elektitaj teatraj reĝisoraĵoj redakti

Elektitaj kinfilmaj reĝisoraĵoj redakti

  • ‘‘Ráktérítő’‘ (1969)
  • ‘‘Kinek a törvénye?’‘ (1978)
  • ‘‘Csak semmi pánik’‘ (1982)

Elektitaj televidfilmaj reĝisoraĵoj redakti

  • ‘‘Pirostövű nád’‘ (1965)
  • Bonan vesperon somero, bonan vesperon amo (1971)
  • ‘‘Az a szép fényes nap’‘ (1980)
  • ‘‘Egy forradalom hétköznapjai’‘ (1993)
  • ‘‘Estére mindig leszáll a köd’‘ (2007)

Fontoj redakti