Sándor Szűcs (etnografo)
Sándor Szűcs [ŝAndor sUĉ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Szűcs Sándor estis hungara etnografo, muzeologo, muzeestro.
Sándor Szűcs (etnografo) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de oktobro 1903 en Biharnagybajom |
Morto | 2-an de aŭgusto 1982 (78-jaraĝa) en Debrecen |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | etnologo etnografo |
Sándor Szűcs[1] naskiĝis la 23-an de oktobro 1903 en Biharnagybajom, li mortis la 2-an de aŭgusto 1982 en Debrecen.
Biografio
redaktiSándor Szűcs maturiĝis en Debrecen en 1926, poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato István Tisza en 1930. Inter 1932-1934 li estis praktikanto en la universitato, poste li hejmenveis kaj okupiĝis pri la familia bieno. Ekde la 1930-aj jaroj li kontinue okupiĝis ankaŭ la regiona folkloro kaj kolektis folkloraĵojn. En 1946 li fondis lernejon, kiun li gvidis 4 jarojn. Inter 1952–1963 li estis muzeestro en Karcag, poste li pensiuliĝis. Lia edzino estis instruisto. Li ricevis premiojn inter 1963-1978.
Elektitaj kontribuoj
redakti- A gyékény feldolgozása és eszközei a biharmegyei Sárréten (1933)
- A régi Sárrét világa. Egy kihalt világ néprajza. (monografio, 1942)
- Pusztai krónika. (monografio, 1946)
- Régi nagykun pásztorszállások. (1954)
- Emlékezés az utolsó lápi emberre. (1957)
- Népi legendák Csokonairól. (1965)
- Régi magyar vízivilág. (monografio, 1977)
- Életem a Sárrét. (rememoroj, 1987)
- Békési históriák. – Ludas Matyi és cimborái. (1998)
- Alföldi históriák. (elektitaj artikoloj, 2008)
Memorigiloj
redakti- memortabulo en Biharnagybajom (1983)
- kulturdomo de Biharnagybajom prenis la nomon "Szűcs Sándor" (1987)
- strato en Püspökladány
Fontoj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM72279 hungarlingva datenaro de muzeo