Sándor Szalay (presisto)

Sándor Szalay [ŝAndor salai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szalay Sándor estis hungara presisto, eldonisto kaj esperantisto.

Sándor Szalay
Persona informo
Naskiĝo 17-an de aprilo 1896 (1896-04-17)
en Kaposvár
Morto 20-an de julio 1981 (1981-07-20) (85-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj Esperantohungaragermana
Ŝtataneco Hungario
Infanoj 3
Okupo
Okupo esperantisto • presisto • librovendisto • eldonisto • rezistobatalanto • tradukistolingvisto
vdr

Sándor Szalay [1] naskiĝis la 17-an de aprilo 1896 en Kaposvár. Li mortis la 20-an de julio 1981 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Sándor Szalay estis presisto en sia naskiĝurbo antaŭ la 2-a mondmilito. Dum la Hungara Sovetrespubliko li batalis en la hungara ruĝa armeo, poste li estis motoro de la socialdemokratoj en Kaposvár. En 1921 li aliĝis al la esperantistoj, eĉ li aranĝis grupon, krome li estis individua membro de UEA. Inter 1926-1929 li havis vendejon pri paperoj en Bátaszék, poste ĝis 1949 li havis presejon en Kiskőrös, poste en Budapeŝto. En 1934 li presis komunistan afiŝon, tial li estis arestita. En 1944 li kontraŭstaris la naziojn, tial li denove arestiĝis. En la sekva jaro li iĝis militkaptito. Li pensiuliĝis en 1963.

Li tradukis de András Fáy kaj Kálmán Mikszáth, li eldonis ekzemple La Vagabondo Kantas.

Fontoj redakti