„ Vortnombra limo malebligas recenzon, kaj permesas nur kernece indiki, kion signifas la nova poemaro de Baghy, kaj kial oni legu ĝin. Se vi eble ne estas orientita pri la aktualaj tendencoj de nia literatura lingvo, vi vidos en La vagabondo kantas nur simplan versaron, kiu plaĉas aŭ ne plaĉas laŭ via gusto kaj humoro; sed ĉiu komprenanto tuj scios, ke ĝi estas verketo defenda — eĉ ataka. Ĝi celas pruvi per ekzemploj, ke simpla ĉarmo estas poezie pli valora, ol klasika klereco kaj komplika tekniko.
Kiom ĝi sukcesis? Nu, mi kredas, ke pro troa reago kontraŭ ParnasaGvidlibrismo Baghy “descendis” ĝis nura versfarado, ekz :
Via ĉarmo, knabineto,
verso estas sem poeto ;
ĉar mi tion vere sentas,
mia kanto —eksilentas.
Tio ja estas unu el liaj plej senpretendaj fragmentoj, sed ĝi karakterize montras, kien nun “amblas” lia Pegazo. Tamen necesas konfesi, ke el tre simpla pens- kaj vort-materialo la aŭtoro kreis plaĉajn efektojn, kaj se oni ne volas taksi ilin per kriterioj de alta poezio, ili estas tre altkvalitaj en sia speco. Ĉe iuj humoroj mi mem certe relegos multajn el ili kun plezuro. La libro
enhavas ankaŭ kelkajn poemojn pli ambiciajn, i.a. tiujn represitajn el Migranta Plumo. La leganto mem decidu, aŭ almenaŭ pripensu, ĉu Esperanto adaptiĝu nur al modesta versfarado. ” |