Sándor Szeghő
Sándor Szeghő [ŝAndor segO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szeghő Sándor estis hungara muzikisto (armea dirigento, komponisto, orgenisto, korusestro).
Sándor Szeghő | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de februaro 1874 en Budapeŝto |
Morto | 3-an de aŭgusto 1956 (82-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | dirigento • komponisto |
Sándor Szeghő [1] naskiĝis la 8-an de februaro 1874 en Budapeŝto, li mortis la 3-an de aŭgusto 1956 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Sándor Szeghő studis en la nacia muziklernejo en sia naskiĝurbo, lia ĉefinstruisto estis Alajos Gobbi. Supozeble poste li studis en Tutlanda Hungara Reĝa Muzikakademio. Li komencis sian dirigentan karieron en la armeo en 1904. En la sekva jaro li estis orgenisto de Preĝejo Ĉieliro de Maria (Vár). Ekde 1919 li estis korusestro. Lia koruso atingis la unuan lokon en Amsterdamo en 1925.
Elektitaj koncertoj redakti
- Londono (1930, kun la koruso)
Elektitaj komponaĵoj redakti
- Bor vitéz (1910)
- Báthory Erzsébet (opero, 1908, prezentita en Reĝa Operejo de Budapeŝto en 1913);
- Te Deum, Ha mi holtak feltámadunk (opero, 1942)
- konĉerto (por harpo, 1953)
- konĉerto (por violonĉelo, 1954)