Sándor Zahlbruckner

Sándor Zahlbruckner [ŝAndor calbrukner], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zahlbruckner Sándor estis aŭstra-hungara botanikisto, membro (korespondanta en 1920) de Hungara Scienca Akademio.

Sándor Zahlbruckner
Persona informo
Naskiĝo 31-an de majo 1860 (1860-05-31)
en Svätý Jur
Morto 8-an de majo 1938 (1938-05-08) (77-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario
Alma mater Universitato de Vieno
Okupo
Okupo botanikisto • likenologo
vdr

Sándor Zahlbruckner [1] naskiĝis la 31-an de majo 1860 en Hungara reĝlando en Szentgyörgy (nuntempa Svätý Jur en Slovakio). Li mortis la 8-an de majo 1938 en Vieno.

Biografio redakti

Sándor Zahlbruckner akiris diplomon en universitato en Vieno en 1883, poste li eklaboris en muzeo en la sama urbo. Inter 1914-1922 li estis muzeestro. Li okupiĝis precipe pri la likenoj. Li malkovris novajn speciojn, kelkaj el ili prenis lian nomon.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Beitrag zur Flora von Neu-Caledonien (1888)
  • Kryptogamae exsiccatae herbarium (1894-1916) - ĉefverko
  • Die Parmelia ryssolea der perunischen Flora (1906)
  • Transbaikalische Flechten (1909)

Fontoj redakti