Sára Hegmanné Nemes
Sára Hegmanné Nemes [neneŝ ŝAra], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Hegmanné Nemes Sára estis hungara librotenisto, subministro. Ŝia origina nomo ĝis la geedziĝo estis (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Nemes Sára.
Sára Hegmanné Nemes | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Nemes Sára |
Naskiĝo | 14-an de julio 1963 (60-jaraĝa) en Szolnok |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Corvinus de Budapeŝto |
Okupo | |
Okupo | ekonomikisto • politikisto |
Sára Hegmanné Nemes[1] naskiĝis la 14-an de julio 1963 en Szolnok.
Biografio redakti
Sára Hegmanné Nemes maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1981, poste ŝi akiris ekonomian diplomon en Universitato Károly Marx en 1985, post 2 jaroj ankaŭ fremdultrafikan diplomon. Post la unua diplomo ŝi laboris en hotelo, inter 1988-1993 ŝi estis librotenisto en firmao, poste en alia loko ŝi havis altan postenon. Inter 2006-2010 ŝi estis vicurbestro en Szolnok, poste ŝi estis levita subministro. Ekde 2018 ŝi gvidis la Hungaran Poŝton. Ŝi ricevis premion en 2022.