Flühli

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Sörenberg)

Flühli estas komunumo en la Elektodistrikto Entlebuch en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 1922 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Flühli
Blazono de Flühli
Blazono de Flühli
Flazono de Fühli
Flühli
Flühli
Flühli
komunumo en Svislando
Kantono Lucerno
Distrikto Entlebuch
Koordinatoj  46° 53′ 0″ N 8° 1′ 0″ O / 46.88333 °N, 8.01667 °O / 46.88333; 8.01667 (mapo)Koordinatoj: 46° 53′ 0″ N 8° 1′ 0″ O / 46.88333 °N, 8.01667 °O / 46.88333; 8.01667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1922
Areo 108,24 km²
Alteco 884 m super marnivelo
Poŝtkodo 6173-6174
Komunumkodo 1004
Mapo de Flühli
Mapo de Flühli
Situa mapo de Flühli
vdr

Geografio redakti

Flühli situas en la Svisaj Antaŭalpoj kaj estas kun tereno de 108,24 km² laŭ surfaco la plej granda komunumo de Kantono Lucerno. Sur ĝia teritorio situas du marĉaj regionoj de nacia signifo, nome Sörenberg kaj Glaubenberg. La komunumo estas parto de la UNESKO-biosfero Entlebuch. La komunumo konsistas el la du vilaĝoj Flühli kaj Sörenberg. Sur la teritorio de la komunumo fontas la rivero Waldemme, fontrivero de la Eta Emme.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Flühli limas en nordo al Schüpfheim kaj Hasle, en oriento al Giswil kaj Sarno (ambaŭ en Kantono Obvaldo), en sudo al Schwanden ĉe Brienz, Brienz kaj Oberried ĉe la Lago de Brienz (ĉiuj tri en Kantono Berno), kaj en okcidento al Habkern (BE), Escholzmatt-Marbach.

Trafiko redakti

La komunumo situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La du vilaĝoj de la komunumo estas konektitaj per poŝtaŭtolinio al Schüpfheim kun la publika trafikreto. De Flühli trans Sörenberg kondukas montpasejo tra la Glaubenbielen-Pasejo al Giswil en Kantono Obvaldo. Dum la someraj monatoj tra la pasejo kondukas poŝtaŭtolinio al Giswil.

Historio redakti

La vilaĝoj Flühli kaj Sörenberg supozeble nur ek de la 17-a jarcento estas tutjare loĝataj.

Histore menciita esta Batalo ĉe Sörenberg en la jaro 1380, kiam obvaldanoj kaj entlebuĥanoj luktis pri la paŝtejrajtoj. La entlebuĥanoj sub la gvido de la vokto Peter von Thorberg defendis siajn interesojn. La mencio pri la batolo estis samtempe la unua historia mencio de Sörenberg.

Eksteraj ligiloj redakti