Søren Engesgaar Christie
Søren ENGESGAAR CHRISTIE (naskiĝis la 30-an de julio 1889 en Kristiansund) estis norvega esperantisto, kandidato de juro, kaj redaktoro en Oslo.
Søren Engesgaar Christie | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de julio 1889 |
Morto | |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Norvegio |
Familio | |
Edz(in)o | Sofie Christie (en) |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
La plej maljuna filo de Edel ENGESGAAR de Namsos kaj Henning Johan Anneus CHRISTIE de Kristiansund, Søren esperantistiĝis en 1907 per kurso en la gazeto Urd. Li estis estrarano de la Esperantoklubo de Oslo ekde 1908, iniciatoro kaj kunfondinto de Norvega Esperantista Ligo 1911, faris paroladojn kaj kursojn en Kristiansund 1908, en Oslo 1908–1911 kaj 1914–1918, en Trondheim 1916–1917. Engesgaar Christie ankaŭ verkis lernolibron en 1912, en 1 000 ekzempleroj.
Fontoj
redakti- Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur la artikolo Christie el la Enciklopedio de Esperanto.