S/2003 J 10
S/2003 J 10 estas la maldaŭra nomo de neregula satelito de Jupitero, kiu havas retrogradan orbiton.
S/2003 J 10 | |
Natura satelito de Jupitero | |
Historio | |
Malkovrinto | Scott S. Sheppard kaj lia teamo[1] |
Dato de malkovro Loko de malkovro |
6-a de februaro 2003 Mauna Kea |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso | 24 184 590 km[2] |
Discentreco | 0,21376[2] |
Klinangulo | 163,813°(rilate al la ekliptiko) 166° (rilate al la jupitera ekvatoro)[2] |
Periodo | 768,4 tagoj[2] |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 1,8 km[2] |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | 23,6 |
MalkovroRedakti
Ĝi estis malkovrita de Scott S. Sheppard de la Universitato de Havajo, kaj lia teamo, post observoj inter la 6-a de februaro kaj la 7-a de marto 2003, dato de la anonco[1] de la malkovro.
Ĉar ĝia orbito estas ankoraŭ malpreciza, ĝi havas nur la maldaŭran nomon indikantan, ke ĝi estas la deka satelito de Jupitero malkovrata en 2003.
OrbitoRedakti
La orbitaj elementoj de S/2003 J 10 ŝajnus proksimigi ĝin de la karmea grupo, grupo da retrogradaj lunoj kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 22 900 000 kaj 24 100 000 km, kaj klinecojn inter 164,9° kaj 165,5° rilate al la Jupitera ekvatoro, kaj discentrecojn inter 0,23 et 0,27. Sed tiu aneco estas necerta pro malprecizeco de la orbito.