S/2003 J 16 estas la maldaŭra nomo de neregula satelito de Jupitero, kiu havas retrogradan orbiton.

S/2003 J 16
Natura satelito  de Jupitero
satelito de Jupitero
Aliaj nomoj S/2003 J 16 vd
Malkovro
Malkovrintoj Brett J. Gladman kaj lia teamo[1]
Dato de malkovro 6-a de februaro 2003
Loko de malkovro sur fotoj faritas en Mauna Kea
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
20 434 426 km[2]
14 944 384 km vd
25 705 000 km vd
Discentreco 0,1382573[2]
Meza anomaliangulo 88,243° vd
Klinangulo 148,62255°[2](rilate al la ekliptiko)
Periodo 596,76 tagoj
Longitudo de
suprenira nodo
83,264° vd
Argum. de periapsido 86,515° vd
Fizikaj ecoj
Diametro 1,5 km[2]
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,04 vd
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 23
vdr

Malkovro

redakti

Ĝi estis malkovrita de Brett J. Gladman de la Universitato de Brita Kolumbio, kaj lia teamo, per fotoj faritaj en Mauna Kea la 6-an de februaro 2003. La malkovro estis anoncita[1] la 3-an de aprilo 2003.

Ĉar ĝia orbito nun ne estas precize determinata, ĝi gardas sian maldaŭran nomon: deksesa satelito de Jupitero malkovrita en 2003.

Orbito

redakti

Ĝi eble estus ano de la ananka grupo, grupo da retrogradaj lunoj kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 19 300 000 kaj 22 700 000 km, kaj klinangulojn inter 145,7° kaj 154,8° rilate al la Jupitera ekvatoro. Tiu aneco estas necerta pro malbona kono de ĝia orbito.

Notoj kaj referencoj

redakti
  1. 1,0 1,1 IAUC 8116: Sats OF JUPITER, SATURN; C/2003 G2(angle)
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Gvido pri la jupiteraj satelitoj (angle)

Eksteraj ligiloj

redakti