La SCP Fondaĵo (angle SCP Foundation, akronimo de Special Containment Procedures — Specialaj procedoj de entenado, aŭ de ĝia slogano Secure, Contain, Protect — Atingi, enteni, protekti)[1] estas fikcia organizaĵo aperanta en la ret-bazita projekto de kunlabora verkado, kiu havas la saman nomon.

SCP Fondaĵo
emblemo
literatura verko • serio de verkoj • vikio • collaborative fiction
Komenco 2008 vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

En sia universo, la SCP Fondaĵo estas transnacia organizaĵo, kiu respondecas pri lokalizo kaj entenado de individuoj, estaĵoj, lokoj kaj objektoj, kiuj malobservas naturajn leĝojn (nomataj SCP-objektoj aŭ simple SCP). En la reala mondo, ĝi estas retejo, kiu enhavas tekstojn kaj verkojn pri la SCP-oj verkitajn laŭ la stilo kaj strukturo de interna korporacia dokumentado. Krome, ĝi havas multajn beletrajn kaj literaturajn rakotojn pri la universo de SCP Fondaĵo, kiuj inkluzivas elementojn el multaj ĝenroj kiel hororo, scienca fikcio kaj urba fantasto — tiel nomatajn "Foundation Tales" ("Fabeloj de la Fondaĵo").

La projekto estas notinda pro sia eblo transdoni teruron kaj danĝeron tra formala, eĉ akademia stilo de artikoloj, kaj pro siaj nekutime altaj por fanatikuma kaj amatora kunverko normoj de kvalito. SCP Fondaĵo donis inspiron por multaj amatoraj filmetoj kaj videoludoj kiel SCP — Containment Breach.

Tekstoj kaj verkoj de SCP Fondaĵo estas tradukitaj al multaj lingvoj, inter aliaj la rusa, la korea, la ĉina, la franca, la pola, la hispana, la taja, la germana, la japana, la itala, la ukraina, la portugala kaj kelkaj aliaj. La tradukoj estas kunordigantaj kaj administrantaj tra centra retejo.[2]

Frua historio redakti

La unuan "SCP"-on verkis en la jaro 2007 anonima uzanto de 4chan, kaj poste pliajn "SCP"-on verkis aliaj uzantoj. Ĉar 4chan arĥivigas malnovajn fadenojn, la anonimuloj kreis vikion ĉe EditThis kaj uzis ĝin por konservi SCP-priskribojn. Ĝuste en tiu ĉi vikio aperis multaj tekstoj de la SCP-Fondaĵo nun konataj. La anonima administranto de SCP-vikio ĉe EditThis poste forlasis la projekton kaj malaperis ne kreinte aliajn administrantojn, kaj pro tio malfacilis redakti kaj plibonigi alies redaktojn. Rezulte la vikio pleniĝis je malaltkvalitaj verkaĵoj kiujn ne eblis forigi. Eventuale admirantoj de SCP kreis novan vikion ĉe Wikidot, kiu nun estas la oficia vikio por kunlaboro kaj kolekto de SCP-oj.[3]

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti