Sacerdoteco estas termino laŭŝajne unusenca, sed ĝi fakte povas indiki malsamajn realojn dependantajn de la religia sperto al kiu oni referencas.

Temas pri institucio propra de multaj religioj, antikvaj kaj modernaj, por kiu persono estas ordinita sacerdoto kaj porkulte funkcias

Etimologio redakti

La vorto "sacerdoteco" devenas el la latina sacerdotium, kiu siavice formiĝas el du subvortoj: sacer kaj dotium.

  1. Sacer ("sanktum") sinonimas kun “disigita”, per indiki aĵojn, personojn aŭ agojn neprofanajn.
  2. Dotium ("povo") devenanta el “doto”, analoga al “gvidanto” (el kiu ankaŭ “docento”) de la aferoj de la kompetenta ofico.

Tial sacerdoteco pensigas al sankta povo, dia gvido, administrado de la diaj aferoj.

La senso laŭ diversaj religioj redakti

Laŭ Kristanismo redakti

Laŭ Katolikismo redakti

La sacerdota ordinado estas rezervita nur al la viroj.

Diversloke kristana feminismo lastatempe urĝis por ke la sacerdoteco estu prerogativo ambaŭseksa por obei al la principo, tute kristana, de la seksegaleco, alportante ke tiu tradicia normo valoras nur discipline kaj arkaisme. Sed Johano Paŭlo la 2-a per la apostola letero "Ordinatio sacerdotalis" de 1994 deklaris ke la Katolika Eklezio ne rajtas etendi al virinoj la sacerdotan ordinadon. Tiu sentenco estis ĝenerale juĝata definitiva. [1]

Tion ripetis Papo Francisko en sia unua encikliko “Evangelii Gaudium”, en kiu estas rimarkata la distingo inter “digneco” de la persono kaj “funkcio” de la persono. En la Katolika Eklezio la dignecon faras baptismo dum la funkcio taskigas sen tamen pliigis la dignecon. Viro kaj virino kaptas sian dignecon el la kristana bapto kiu estas identa por ĉiuj. [2]

Ministeria sacerdoteco redakti

En la Katolika Doktrino, la esprimo ministeria sacerdoteco indikas la duan kaj trian [3]gradon de tiu kiu estas por katolikoj kaj ortodoksoj la Sakramento de la ordino, nomataj respektive “sacerdoteco” kaj episkopeco: la ministeria sacerdoteco havas la povon de la gvidado en la Eklezio, de la disdonado de la sakramentoj, kaj de la oficiala anonco de la Vorto de Dio.

Pastra senedzineco redakti

La pastra senedzineco estas devige praktikata en la latinrita Katolika Eklezio kiu ĝenerale ordinas sacerdotojn kaj episkopojn nur tiujn baptitojn kiuj elektis fraŭlecon por la Regno, aŭ vidvojn needziĝintajn. Tiu praktiko ne estas konsiderata kredogma, sed nur eklezia elekto; fakte, en la katolikaj eklezioj orientritaj la episkopoj ordinas ankaŭ virojn edziĝintajn. Al la sacerdotoj, tamen, ne estas permesite aliri geedziĝon.

Sacerdoteco en Protestantismo redakti

La sacerdoteco en Protestantismo, tiu kiu en la katolika eklezio estas dirita komuna sacerdoteco de la fideluloj, estas la bapta sacerdoteco pere de kiu estas oferataj “spiritaj oferoj” akceptaj ĉe Dio, laŭ la 1-a epistolo de Petro (2, 5).

Tia sacerdota aspekto estas la unika allasita de Protestantismo.

Sacerdoteco en Mormonismo redakti

En la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, ĝenerale ĉiuj viroj, fame kaj mondukte dignaj, estas ordinitaj sacerdotoj. Ekde la 12-a jaro, ili estas ordinataj “sacerdotoj laŭ la ordino de Aaron”, aŭ levida, kiu rajtigas precipe al la celebro de la baptoj kaj de la sakramento de la Lasta Vespermanĝo. Ekde la 18-a jaro, ili estas ordinataj sacerdotoj laŭ la ordino de Melkisedek kiu rajtigas precipe al la gvido de la Eklezio. Ne ekzistas disigita klerikaro, sed ĉiu (vira) sacerdoto rajtas laŭvole kaj laŭtempe aliri al la gvido de Eklezio

Sacerdoteco en Judismo redakti

En la juda mondo la sacerdota funkcio koncernas nure la kulton: la sacerdoto estis tiu kiu prezentis al Dio la oferojn laŭvole de la popolo kaj avantaĝe de la popolo. Nun la sacerdota funkcio estas anstataŭata de la beno farita sur la popolo: fakte, nun malfacilas (aŭ ne eblas) kaptis la ligilon al la pasinta sacerdoteco ĉar laŭ la nova juda kutimo la deveno koniĝas nur per la virina vojo dum en la pasinto tio realiĝis per la patra.

Sacerdoteco en aliaj religioj redakti

Notoj redakti

Bibliografio redakti

Vidu ankaŭ redakti