La rivereto Sahrbach estas 15,3 km longa, orografie maldekstra flankrivero de la rivero Ahr en Nordrejn-Vestfalio kaj Rejnlando-Palatinato, Germanio.

Sahrbach
Sahrbach inter Burgsahr kaj Kreuzberg
rivero
Bazaj informoj
Situo Eifel, distrikto Vulkaneifel, distrikto Euskirchen, Rejnlando-Palatinato, Nordrejn-Vestfalio (Germanio)
Rivera reto Rejno
Longeco 15,3 km
Fluo
Fonto norde de Scheuren
- Alteco super marnivelo 384 m
Enfluejo apud Kreuzberg en la riveron Ahr
- Alteco 171 m
Geografio
Trairataj urboj Euskirchen
Trairataj urbetoj Bad Münstereifel
Trairataj komunumoj Kirchsahr
la sud valo de la rojo Sahrbach
la sud valo de la rojo Sahrbach
vdr

Geografio redakti

Rivervojo redakti

La Sahrbach fontas kiel „Winkelbach“ (15,3 km – 13,2 km) en la arbaro de Flamersheim. La fonto situas norde de Scheuren sur la teritorio de Euskirchen kaj alteco de 384 m super marnivelo. De ĉi tie la rojo fluas orienten. Ĝi fluas poste suden inter la urbopartoj Scheuren kaj Maulbach de Bad Münstereifel. Kiel „Houverather Bach“ (13,2 km – 10,0 km) ĝi trafluas la Naturprotekejon Houverather Bach und Nebenbäche kaj pasad la urboparto Houverath. De tie la rojo fluas kiel Sahrbach tra Kirchsahr kaj la komunumpartoj Binzenbach kaj Burgsahr. Ĝi fluas orienten kaj enfluas en Kreuzberg en la de sudo venantan riveron Ahr.

Akvokolekta areo kaj alfluantoj redakti

Sur la 15,3 km longa vojo la rojo pasas altodiferencon de 213 metroj, kiu egalas avaraĝan deklivecon de 13,9 ‰. La akvokolekta areo havas grandecon de 46 km².

Jen listo de alfluantoj (rivermalsupren):

nomo akveja kodo longeco (km) direkto enfluejo
ĉe km
loko rimarkoj
Hoestsiefen 2718812 0,7 maldekstre 14,4 Maulbach ankaŭ nomata Breidenwasser
Geißenbach 271882 9,4 dekstre 13,2 Scheuren
Maulbacher Siefen 27188312 1,1 maldekstre 12,9 Maulbach
Hasenbach 2718832 2,3 maldekstre 11,4 Lanzerath la supra parto nomata Eichener Siefen
Limbacher Bach 2718833112 1,6 dekstre 10,4 Limbach
Wormsbach 2718833192 1,4 dekstre 10,0
Binzenbach 2718834 1,0 maldekstre 7,9 Binzenbach
Effelsberger Bach 271884 6,6 dekstre 7,7

Referencoj redakti