Said HAĜARJAN (perse سعید حجاریان; naskiĝis en 1954, Teherano, Irano) estas irana politikisto, ĵurnalisto kaj verkisto.

Said Haĝarijan
perse سعید حجاریان
Persona informo
سعید حجاریان
Naskiĝo 1954
en Teherano, Irano
Religio ŝijaismo
Lingvoj persa vd
Ŝtataneco Irano vd
Alma mater Teherana universitato vd
Partio Islama Irana Partoprena Fronto vd
Profesio
Okupo politikisto, ĵurnalisto kaj verkisto
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Said Haĝarjan estas unu el plej proksimaj subtenantoj de Mohammad Ĥatami. Ĝis 1989 li estis la vic-ministro de la informo (sekureco). Poste li transiris al Centro de la strategiaj esploradoj ĉe la ministerio pri eksterlandaj aferoj. Haĝarijan respondis pri la strategio de agitado de Ĥatami dum la prezidanta balotado 1997. En julio 1997 li estis nomumita la prezidanta konsiliano. En 1999 li eniris la islaman konsilion de Tehrano. Li fondis la ĵurnalon «Sobh-e Emruz» («Hodiaŭ matene»), iĝinte la ĉefredaktoro de tiu. Haĝarjan iniciitis la ĵurnalistan enketadon de afero pri la serio de la murdoj de liberuloj. La 12-an de marto 1999 li estis grave vundita rezulte de la atenco. Tiu evento eĥis tutmonde kaj kontribuis kreskon de populareco de la politikisto. Post la resanigado en Germanio li iom post iom revenas al politika agado.