Saint-Charles (en Huron-ŭendat, Akiaŭenrahk, en Esperanto Sankta Karolo) estas rivero en Kanado kaj la ĉefa fluejo kiu trapasas la urbon Kebeko, en la administracia regiono Kebek-ĉefurbo Capitale-Nationale, en la provinco Kebekio, Kanado.

Saint-Charles
fluanta akvejo
Bazaj informoj
Longeco 33 km
Fluo
Enfluejo rivero Sankt-Laŭrenco
Geografio
Landoj Kanado
Regionoj Quebec
Map
vdr

La surfaco de la rivero Saint-Charles (escepte en rapidaj areoj) estas ĝenerale frostigita el la komenco de Decembro ĝis la fino de Marto; tamen, sekura cirkulado sur la glacio estas ĝenerale farita el la fino de Decembro ĝis la komenco de Marto. La akvonivelo de la rivero varias depende de la sezonoj kaj la precipitaĵo; la printempa alta akvo okazas en Marto aŭ Aprilo.

Fakte oni scias nun, ke pli ol alfuanto, tio ne estas vera aparta rivero, sed nur brako de la riverego Sankt-Laŭrenco.

En la Nacia Historia Loko Cartier-Brebeuf estas grava parko situa sur la kunfluejoj de la riveroj Saint-Charles kaj Lairet, nome 6,8-hektara enurba parko karakterizita per varia pejzaĝo kaj dividita en du sektoroj, nome "Oriento" kaj "Okcidento" separataj per la rivero Lairet.