Sakŝalmo

(Alidirektita el Sakfajfilo)

Sakŝalmo estas tre malnova formo de blovinstrumento. Oni supozas ke ĝi ekestis ĉ. la jaro 2000 antaŭ Kristo en la regiono de Hindio kaj Pakistano por de Aleksandro la Granda esti portata al Okcidento. Eble ankaŭ ĝi originis en kelta kulturo. En Vajmaro portas setlejon la germanan nomon de tiu ĉi instrumento, Sackpfeife.

Skota sakŝalmoludanto de brita armeo

Sakŝalmoj jam ekzistis en la malnova Egiptio kaj en la romia tempo disvastiĝis en tutan Eŭropon. En Galegio, Skotlando kaj Irlando ili iĝis tra la jarcentoj parto de la kulturo.

Pentraĵo de sakŝalmludanto el 1624

Laŭ d-ro St. Ĝuĝev, unu el la plej ofte uzataj muzikinstrumentoj en la bulgara popolmuziko estas speco de sakfluto (sakfajfilo), nomata gajda. Ĝi konsistas el fela sako, servanta kiel aerrezervujo, kiun la ludanto ŝveligas, blovante internen aeron pere de elstaranta tubeto. Sur la alia flanko de la felsako estas fiksitaj du ŝalmoj kun malsamaj longecoj kaj larĝecoj. La malpli granda ŝalmo havas laŭlonge vicon da truetoj, sur kiuj moviĝas la fingroj de la ludanto, ŝtopante kaj malŝtopante ilin sinsekve. La pli granda, nomata ruĉilo, produktas unu solan konstantan basan tonon (“iso”n aŭ fundamenton), kiu servas por akompano de la melodio, ludata per la malgranda ŝalmo.

La gajda (sakfajfilo, sakfluto) havas tre malnovan originon kaj estas parenca kun la t. n. utriculariumtibia utricularium, uzita en la Antikva Romo. La sakflutoj uzataj de la vilaĝanoj en Skotio, Bretonio kaj Italio (Abruzoj), estas iom diferencaj de la bulgara gajda. La sono de tiu ĉi instrumento estas tre akra kaj forta.

La brita armeo kaj sinsekve ankaŭ tiu de Usono dum kelkaj epokoj uzis la muzikon de sakŝalmoj kiel armilo por terurigi la malamikon kiel averto pri alveno de tiu armeo. Tio aperas ofte en holivudaj filmoj.

Konstruado redakti

Materialoj uzataj por la sakoj varias vaste, sed la plej oftaj estas la feloj de lokaj bestoj kiel kaproj, hundoj, ŝafoj kaj bovinoj. Pli lastatempe, sakoj faritaj el sintezaj materialoj

Estas ankaŭ kelkaj liberaj projektoj por memkonstrui elektronikajn sakŝalmojn kiel eChanterOpenPipe. Ambaŭ baziĝas en la dise konata Arduino kontrolilo kaj faciligas al homoj kun teknikaj konoj memkonstrui sian propran elektronikan sakŝalmon.

Referenco redakti

Elin Pelin, Elektitaj rakontoj, Bulgara Esperantista Kooperativo, Sofio, 1948. paĝo 91.

Bildaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti