Salajro

mono pagenda al dungito el dunginto
(Alidirektita el Salajrokosto)

Salajro,[1]laborpago,[2] sur labormerkato estas prezo de laboro rilate al renkontiĝo de mendado kaj ofertado al laboro sur labormerkato. Etimologie, la nomo venas de la latina sal (salo), ĉar la unuaj salajroj estis ĝuste pagitaj pere de salo.

Laŭ Karlo Markso, "La salajreco estas la ekzistanta burĝa organizo de la laboro. Sen ĝi, neniu kapitalo, neniu burĝaro, neniu burĝa socio." La komunismo celas aboli la salajrecon, konsiderata kiel la bazo de la ekspluatado kaj subigo de la proletaro.

Salajrosklaveco temas pri situacio, kie la vivrimedoj de homo dependas de salajro, precipe kiam tiu dependeco estas tuta kaj tuja. Ĝi ĉiam estas uzata en negativa senco por fari analogion inter sklaveco, salajrosklaveco kaj salajra laboro, koncentrante sin al similaĵoj inter posedo kaj luado de homo. La terminon oni uzas por kritiki la ekspluatadon de laboro kaj socian tavoliĝon.

La Fera Leĝo de Salajroj estas proponita leĝo en ekonomiko, redaktita aparte de Ferdinando Lasalo kaj David Ricardo. Laŭ ĉi tiu leĝo, la reala salajro emas, kun la tempo, atingi la minimuman salajron necesan por la vivtenaj bezonoj de la dungito.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti