Salvatore Viganò
Salvatore Viganò (Napolo, 25-a de marto 1769 – Milano, 10-a de aŭgusto 1821) estis itala komponisto kaj koregrafo.
Salvatore Viganò | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de marto 1769 en Napolo |
Morto | 10-an de aŭgusto 1821 (52-jaraĝa) en Milano |
Tombo | cemetery of San Gregorio (en) Certosa di Bologna (en) |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Reĝlando de Napolo Reĝlando de la du Sicilioj |
Familio | |
Patro | Onorato Viganò (en) |
Frat(in)o | Vincenza Viganò-Mombelli (en) |
Edz(in)o | Maria Viganò (en) |
Infano | Elena Viganò (en) |
Okupo | |
Okupo | baleta dancisto dancisto komponisto koreografo libretisto |
Biografio
redaktiLi estis filo de alia elstara koregrafo siatempe, nome Onorato Viganò, studis komponarton kun Luigi Boccherini (sia onklo), kaj en la 1780-aj jaroj li jam estis komponinta originalan muzikon. En 1788 li premieris kiel dancisto en Venecio, ludante en la festoj pro la kronigo de Karlo la 4-a de Hispanio en 1789. Li estis disĉiplo de la franca dancisto kaj koregrafo Jean Dauberval. En 1791 li atingis kun sia edzino la sukceson en Venecio pere de sia unua baleto koregrafiita, nome Raoul de Créqui. Li estis baletinstruisto en Vieno, kie li kunlaboris kun Ludwig van Beethoven en la baleto Die Geschöpfe des Prometheus. Li revenis al Italio en 1804 kaj iĝis la instruisto de la baletlernejo de La Scala de Milano.
Li estis konsiderata la patro de nova tipo de spektaklo nomata koredramo, kie la danco kunvivas kun la pantomimo kaj aliaj artaj formoj. La stilo de Viganò estis klasikisma, kio atribuis grandan gravon al la baletanaro, nome la dancistaro kiu funkcias kiel koruso, ĝis tiam nur akompanantaro sed kun Viganò ili akiris protagonecon, kun propraj scenoj.
Verkoj
redakti- La vedova scoperta, 1783
- Die Geschöpfe des Prometheus, 1801
- Coriolano, 1804
- Gli Strelizzi, 1809
- Il noce di Benevento, 1812
- Numa Pompilio, 1815
- Mirra, 1817
- Otello, 1818
- Dedalo, 1818
- La Vestale, 1818
- I Titani , 1819
- Giovanna d'Arco 1821
- Didone, 1821