Salvo en Mosonmagyaróvár

Dum la Hungara revolucio de 1956 en la 26-an de oktobro antaŭ kazerno de Mosonmagyaróvár okazis terura salvo kontraŭ la pacemaj marŝantoj. Ĝis nun oni ne scias precizan nombron pri la viktimoj. Eŭropaj landoj faris financan helpon al Hungario, sed kion la homoj tie la plej atendis, milita subteno ne alvenis.

AntaŭhistorioRedakti

Matene en la menciita tago manifestacio komenciĝis fare de lernejanoj kaj studentoj. Komence marŝoj okazis por kolekti homojn, poste ili forigis la ruĝan stelon de la partia sidejo. La sekva stacio estis la juĝejo, kie la amaso liberigis kelkajn krimulojn kaj estis laŭtlegita 14 postulatoj. La amaso poste disiĝis al du grupoj, la unua iris al la policejo, kie ankaŭ tie estis forigita la ruĝa armeo, eĉ kelkaj policanoj aliĝis al la grupo. Ili marŝis plu al la poŝtejo kaj radiostacio.

La alia grupo marŝis al ĉefe al uzinoj por pligrandigi la amason. Ambaŭ grupoj renkontiĝis poste antaŭ la kazerno. Laŭtakse ili estis jam 1-2 miloj.

En la kazerno estis multe da armiloj, eksplodaĵoj, tial la kazernestro havis la ordonon nepre la civiloj ne akiru la armilojn. Dum la alveno de la marŝantoj la soldatoj jam estis en forta defenda pozicio.

SalvoRedakti

Vidanta la marŝantojn oficiro iris antaŭ la kantanta amaso, sed li vane povis halti la amason. Estas fakto, ke alvenis mitralo-serioj al la amaso, samtempe grenadoj. La kugloj estis "eksplodaj", kiuj estis malpermesitaj laŭ la internacia militjuro. Baldaŭ la pafintaj soldatoj diris: ofte okazis ekzercado pri mitraloj, ĉiam la serio ne estis plena, ĉar ia erao okazis. Escepte kontraŭ la amaso la serio estis plena.

La rezulto estis terura: mortintoj sen kapo, sen dorso, sen piedo... (memoru: la kugloj estis malpermesitaj eksplodkugloj). Pri la mortintoj kaj vunditoj neniam okazis plena listo nur taksoj okazis. Post la salvo okazis unua helpo, oni liveris la vunditojn al la hospitalo en ĉiuj aŭtoj, kiuj ne sufiĉis, tial ankaŭ en ĉevalaj koĉeroj. La hospitalo tute pleniĝis, poste liveris la vunditojn al Győr, eĉ al Budapeŝto.

Post la okazintaĵoj preskaŭ la plena loĝantaro ariĝis antaŭ la kazerno, la kazernestro rifuĝis al Ĉeĥoslovakio. Alvenis Gábor Földes el Győr, kiu faris pacon, la kazerno kapitulacis. La soldatoj forfuĝis, sed kelke da oficiroj estis estis batitaj, unu poste mortis pro la batoj. Mem Gábor Földes savis kelkajn oficirojn.

En la sekva tago la amaso denove ariĝis antaŭ la urba administrejo, kie ili postulis la oficirojn. La gardistoj ne povis bari eniron de la amaso, la homoj eniris al ĉiuj ĉambroj. Antaŭ la eniro oficiro ĵetis sin el la fenestro, li mortis. Aliaj trovitaj oficiroj estis batitaj, Gábor Földes vane povis bari la batadojn. La amaso eksciis, ke grava oficiro kuŝas en la hospitalo. La homoj elportis la oficiron kaj pendigis lin al arbo.

En la sekva tago la mortintoj estis entombigitaj. Post falo de la revolucio Gábor Földes estis kondamnita je morto spite tion, ke li alvenis paceme kaj li agis ĉiam paceme. Depost la socialismo oni akuzis 4 ekssoldatojn, el kiuj 1 ricevis suspenditan verdikton pri 2 jaroj. Kontraŭ la kazernestro estis nesufiĉaj faktoj por iu ajn kondamno.

FontojRedakti