Malfermi la ĉefan menuon

Salvo estas la samtempa pafado de multaj eksplodpafiloj (respektive fusiloj) aŭ kanonoj.[1] La kutimo pafi salutajn salvojn ekestis en la armea ceremoniaro de la 16-a jarcento kiel simbolo de honoro kaj de pacaj intencoj: armeaj ŝipoj malŝarĝis siajn surmare per nigra pulvo plenigitajn, do pafpretajn, kanonojn, antaŭ enveturo en hejman aŭ amikoŝtatan havenon - por eviti kontraŭintencan pafigon de pafpreta kanono en la haveno.

batala salvo el 6 kanonaj pafoj de la usona militŝipo USS New Jersey (BB-62) kontraŭ la nordkorea urbo Kaesŏng dum la korea milito en 1953.

El tiu origine tute ceremonia kutimo en postaj jarcentoj ekestis la armea kutimo milite uzi la samtempan pafadon de pluraj kanonoj en bataloj. La vorto salvo (de la latina salve, "saluton" en la senco de "mi deziras sanon", "mi deziras bonfarton") ekuziĝis en la hispana lingvo kaj de tie senŝanĝe transpreniĝis ekzemple en la anglan kaj nederlandan, kie ĝi estas unu el tre malmultaj vortoj kun pseŭdo-esperantlingva "o-finaĵo".

ReferencojRedakti