Samuel Friedrich Diez

Samuel Friedrich DIEZ (naskiĝinta la 19-an de decembro 1803 en Neuhaus am Rennweg, mortinta la 11-an de marto 1873 en Meiningen) estis kortega pentristo kaj konsilisto en la rezideja urbo Meiningen.

Samuel Friedrich Diez
La Diez-dometo, belvidejo

Vivo redakti

Estante filo de la ĉefadministranto Jakob Diez li baldaŭ ekkonnis sian talenton kaj ĝuis sendiĝon al la Casimirianum-gimnazio en Koburgo. En 1824 li ekstudis en Munkeno ĉe la Akademio de vidaj artoj.[1] Baldaŭ li taksitis bonega portretisto tiel ke en 1832 lia duka moŝto Bernardo la 2-a (Saksio-Meiningen) venigis lin al Meiningen. En 1833 li oficiale nomumitis kortega pentristo. Post nelonge liaj verkoj famiĝis internacie kaj li verkadis ĉe la kortegoj de Koburgo, Vajmaro, ĉe la Reuß-oj kaj en Munkeno - sed eĉ en Bruselo, Parizo, Londono, Stokholmo kaj Sankt-Peterburgo. En 1853 li nomumitis fare de la belga reĝo Leopoldo la 1-a dessinateur honoraire de Sa M. le Roi des Belges.

En 1856 Diez fonditis la societon Marienverein, kiu nomitis por la dukino Marie de Saksio-Meiningen kaj dediĉis sin je la plibeligo de la medioj de Meiningen. En 1858 princo Henriko la 67-a (Reuß pli juna linio) nomumis lin kortega konsilisto. Kune kun la artista grupo Meininger Künstlerklause li verkis en 1867 bildon de la Virgulino ĉe Haßfurt-ravino, pilgrimejo de la katolikoj de Meiningen. La lastan dekon da vivojaroj li okupiĝis ankaŭ pri ĝenropentrado kaj estis pejzaĝisto.

Lia filino Bianca Sachse ankaŭ iĝis pentristino; unu ŝia bildo pendas en la Preĝejo Nia kara Sinjorino (Meiningen).[2] Lia nevo estis la skulptisto Robert Diez.

Honoroj redakti

 
Duko Bernardo la 2-a kun ordeno de la Ĝartero

Por li nomitis belvidejo starigita en 1868 sur Bielstein-pinto supre de la urbo Meiningen. Marienverein muntis tie memorigtabulon tekstantan[3]

Dem trefflichen Menschen und tüchtigen Künstler
Samuel Diez,
der uns lehrte, die Schönheit der Gegend
zu erkennen und zu genießen
zu dankbarer Erinnerung.

Verkoj redakti

  • Memportreto de 1832, Meininger Museen.
  • Bildo de Heinrich Heine (1842)
  • Bildo de Ritratto di Carlotta (1851)
  • po unu bildo pri al bapto de princino Auguste von Sachsen-Meiningen kaj pri la edzinigo al princo Morico, Flava salonego ĉe Kastelo Elisabethenburg.

Referencoj redakti

  1. http://matrikel.adbk.de/05ordner/mb_1809-1841/jahr_1824/matrikel-00940
  2. http://www.thueringen.info/index.php?id=630
  3. Traduko: Al la bonega homo kaj diligenta artisto Samuel Diez kiu lernigis al ni ekkoni kaj ĝui la belecon de la ĉirkaŭaĵoj, je dankema memoro.

Eksteraj ligiloj redakti

  • "Diez, Samuel Friedrich" de Georg Brückner, ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, herausgegeben von der Historischen Kommission bei der Bayerischen Akademie der Wissenschaften, Band 5 (1877), p. 218–219 (tie ĉi interrete)
  • Pri Dietz-kabaneto