Katolika preĝejo de Meiningen

La Preĝejo Nia kara Sinjorino (germane: Kirche zu Unserer lieben Frau) estas katolika kirko en Meiningen, Germanujo. Samtempe ĝi estas la estra kirko de la Dekanujo Meiningen ene de la Episkopujo de Erfurto.

La katolika Mario-kirko en Meiningen

La moderna sentura konstruaĵo estiĝis danke al helpado de würzburg-anoj dum la GDR-tempo. Temas pri la posteula konstruaĵo de la malkonstruita Preĝejo Senmakula koncipiĝo situanta ĉe Mauer-strateto ĉe la sudokicdenta limo de la historia urbokerno rekte ĉe Mühlgraben-foso, flanka branĉo de Werra.

Historio redakti

Jam en 982 menciitis la unua kirko en Meiningen, estante sub la patroneco de Sankta Marteno. Ĝin paroĥujkirkece anstataŭigis en la 11a jarcento la Urba Mario-kirko. Apartenis Meiningen inter 1007 kaj 1994 al la Episkoplando Würzburg kaj ĝis 1542 sekulare al la Lando Würzburg antaŭ ol esti submetita sub la teritorio de Hennebergio. Tie enkondukitis en 1544 la Reformacio; tamen treeta parto de la urbanoj restis katolika vivante en diasporo. Nur ekde 1802 repermesitis regulaj katolikaj diservoj en privatula domo, ekde 1804 la mesoj legitis en la eksa monaĥeja kirko de la franciskanoj. Post la jura agnosko fare de duko Georgo la 2-a (Saksio-Meiningen) fondiĝis oficiale katolika komunumo en 1867, kiu starigis ekde 1880 ĉe Mauer-strateto novan preĝejon. Konsekro ĝia estis, fare de episkopo Franz Joseph von Stein, en 1881. En julio 1894 danke al konkordato refonditis vera paroĥujo. Pro kreskanta nombro da fideluloj la kirko iĝis tro malgranda kaj jam en 1950 oni pensis pri ebla novkonstruo. Unue la rajdejo (kie troviĝas hodiaŭ la Teatromuzeo de Meiningen) estu alifarita je kirko, poste oni skemigis preĝejon ĉe Carls-aleo. Sed la aŭtoritatoj komunismaj estis kontraŭ ambaŭ projektoj sed jes ja akceptus alikonstruon de la jam ekzistanta katolika Koncipiĝ-kirko. Apogo ŝtata tute rifuzitis.

Tamen okazis en 1967 la eko de la malkonstruo kun financa kaj materia helpoj de uestgermanoj; ĝis 1972 estiĝis nova kirko sub la gvidado de arĥitekto Armin Trautmann. Lerte oni ŝanĝis la faktan alikonstruon en novkonstruon metante tiel la aŭtoritatojn malekleziemajn antaŭ faktojn. Turokonstruo tamen maleblis. Dum la relative longa konstrutempo la planoj daŭre diferencigitis tiel ke finfine la rezultaĵo estis komuna verko de arĥitektoj, artistoj, paroĥestro kaj fideluloj. Konsekron faris en la 13.5.1972 lia episkopa moŝto Hugo Aufderbeck je la patroneco de Nia kara Sinjorino Maria, certe alludo al la sama patronecnomo de la intertempe protestantigita ĉefa urba kirko. Hodiaŭ ĝi estas sidejo paroĥuja kaj dekanuja. Ekde 1994 ĝi estas parto de la erfurta episkoplando. En 2012 la komunumo en Meinigen nombris ĉ. 1500 fidelulojn, la tuta paroĥujo 2544 membrojn.

Ŝatata pilgrimejo de la katolikoj estas Mariobildo ĉe Haßfurt-faŭko.

Strukturo dekanuja redakti

La Dekanujo Meiningen konsistas el jenaj paroĥujoj:

Priskribo redakti

Estas la katolika preĝejo tiu ĉi rara ekzempo por kirka novkonstruo dum GDR-tempo. Havas ĝi kvazaŭ kvadratan horizontalan projekciaĵon kun obtuzangula altarvando malantaŭa. La kirko estas larĝa kaj hela halo sen kolonoj je 20 metroj. Tri flankojn karakterizas tri grandaj fenestroj kaj vitraloj kun la temoj (eoste/ĉeenirejo disde la strato) Kreado, (sude) Elaĉeto, (okcidente/ĉealtare) Kompletiĝo. En la elaĉet-fenestro temigatas la rolo de la Dipatrino ene de la dia elaĉetplano de sia filo Jesuo. La belon koloran, faritan fare de Christof Grüger el Schönebeck (Elbe), oni povas admiri tamen nur interne. La altarvando, la larĝa altarsoklo kaj la enireja zono kiel duobla pordaro el kupra lado kreitis fare de Werner Nickel el Nienburg (Saale). La altarblokon el granito el Löbau faris surloke la artisto Werner Schubert el Friedrichroda; ĝi pezas ĉirkaŭ 8 tunojn.

Ene estas loko por ĉ. tri centoj da fideluloj. En alikonstruitaĵo norda estas la dumsemajntaga kapelo kaj la sakristio. Sude de la kirko estas la paroĥejo konstruita en 1912 laŭ secesistilo. La orgenon faris la firmao dresdena Jehmlich Orgelbau; temis pri verko kun mekanika traktilaro havante du klavarojn, 21 registrojn kaj 1150 orgenfajfilojn.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Unsere Liebe Frau (Meiningen) en la germana Vikipedio.

Literaturo redakti

  • Katholische Gemeinde St. Marien Meiningen.
  • (gazeto) FW Meininger Tageblatt: Das Wunder an der Werra, eldono de la 9.5.2012

Eksteraj ligiloj redakti

50.5662510.413194444444