Sankta Miĥaelo en Isola

(Alidirektita el San Michele in Isola)

Sankta Miĥaelo en Isola aŭ en itala San Michele in Isola estas romkatolika preĝejo, en la insulo Isola di San Michele, nome malgranda insuleto inter Venecio kaj Murano, kiu iam estis hejmo de kamaldula monaĥejo (en itala: Monastero di S. Michele di Murano), sed nun estas hejmo de la ĉefa tombejo de la urbo. La monaĥejo mem estis plejparte detruita en la 19-a jarcento, sed la preĝejo restis, origine rekonstruita de Mauro Coducci en 1469-1497, el istria marmoro. Ĝi estas facile alirebla, antaŭ ĝi troviĝas stacio de la bus-ŝipeto (vaporetto).

Vido norda el "Fondamenta Nuova" de Venecio de San Cristoforo, poste San Michele, kun Murano fone (1722), de Canaletto.

La preĝejo estis dediĉita al Sankta Miĥaelo, tenanto de la ŝtuparoj en la tago de la lasta juĝo, gvardiano de la dormo de la fidelaj mortintoj. La insula tombejo nuntempe inkludas la teron de iama aparta insulo de Sankta Kristoforo. Tiu preĝejo estas foje referencata kiel San Michele di Murano, kvankam fakte tiu insuleto estas aparta el la insuloj kiuj enhavas tiun urbon.