Sanforda blua muŝkaptulo

La Sanforda blua muŝkaptulo (Cyornis sanfordi) estas aŭstralazia birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj de la genro Cyornis aŭ de Bluaj muŝkaptuloj kiu laŭnome enhavas speciojn de tre bluaj maskloj ĉefe en la supraj partoj kun brunaj inoj. Ĝi estas endemia de Indonezio kaj pli precize de norda Sulaveso, kie ĝi estas konata nur de kvar lokoj en la montoj de la duoninsulo Minahasa. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montaraj pluvarbaroj kaj muskarbaroj super 1,400 m. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo. Ĝi estas malmulte distribuata, sed ĝi povus esti pli nombra en la okcidenta parto de sia teritorio, konsiderinte la relative grandan nombron (naŭ) de specimenoj origine kolektitaj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sanforda blua muŝkaptulo
Sanforda blua muŝkaptulo
Sanforda blua muŝkaptulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Cyornis
Specio: C. sanfordi
Cyornis sanfordi
(Stresemann, 1931)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas 14.5 cm malgranda, senkolora, nefacile videbla, arbara muŝkaptulo. Grizbruna supre, pli griza en krono, kun malhelaj bridoj pli ruĝecbruna ĉe flugiloj kaj pli olivruĝeca ĉe pugo kaj vosto. Grizbrunecaj subaj partoj kun hela suba ventro. Ankaŭ la beko estas grizbruna kaj ne nigreca kiel ĉe plej parto de la genro.

Ĝi estas ŝjne identa laŭ kutimoj, ekologio, vertikala distribuado kaj voĉo al la Blufrunta blua muŝkaptulo, C. hoevelli, kiu ankaŭ estas kutime nefacile videbla sed foje facile videbla, kaj ofta ĉe malsupraj etaĝoj de la arbara kanopeo de mezgrandaj kaj altaj arboj, kaj eventuale ĉe miksitaj birdaroj.

Referencoj redakti