Sankta Filipo la apostolo

kristana apostolo kaj sanktulo
(Alidirektita el Sankta Filipo (apostolo))
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: sankta Filipo

Sankta Filipo (naskiĝis en Betsaida / Galileo, martire mortis ĉirkaŭ 81 en Hierapoliso, greka urbo de la reĝlando Frigio en Malgrandazio) estis unu el la dek du apostoloj de Jesuo (Mateo 10,3). Li laŭ la kristana tradicio misiis ankaŭ en Skitio norde de la Nigra Maro, proksimume en la hodiaŭa Ukrainio, kaj antaŭaj teologiaj dokumentoj indikis alternativan mortolokon tie, sed post arkeologia retrovo de lia tombo en 2011 en Hierapoliso lia morto tie sendube klaras.

Sankta
Filipo
Persona informo
Naskiĝo naskiĝdato nekonata
en Betsaida
Morto ĉ. 81
en Hierapoliso
Mortis pro mortpuno vd
Mortis per krucumado vd
Religio kristanismojudismo vd
Etno judoj vd
Lingvoj arameakojnea greka vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Profesio
Okupo misiisto vd
Sanktulo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jesuo rekte petis al Filipo, sekvi lin (Johano 1,43). Endas diferencigi lin de la samnoma Filipo la Diakono, kiu ankaŭ iĝis kristana sanktulo.

Festotago laŭ la katolika tradicio estas la 3-a de majo, kune kun la apostolo Jakobo la pli juna. Pro tiu koincido multaj katolikaj preĝejoj estas dediĉitaj kune al la patronoj Filipo kaj Jakobo la pli juna.