Petro de Alkantara

(Alidirektita el Sankta Pedro de Alcántara)

Petro de Alkantara, aŭ en la hispana Pedro de Alcántara, (Alcántara, 1499-Arenas de San Pedro, 18a de oktobro 1562) estis hispana monaĥo de la ordeno de franciskanoj. Lia vera nomo estis Juan de Garavito y Vilela de Sanabria. Li mortis 63jaraĝa. Li estis beatigitaa de la papo Gregorio la 15-a en 1622 kaj kanonigita de Klemento la 9-a en 1669.

Petro de Alkantara
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1499 (1499-01-01)
en Villaturiel
Morto 18-an de oktobro 1562 (1562-10-18) (63-jaraĝa)
en Arenas de San Pedro
Lingvoj hispanalatina
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Universitato de Salamanko
Okupo
Okupo presbitero • asketo • mistikulo • religiulo
vdr
Statuo de San Pedro de Alcántara sur angulo de la Kunkatedralo de Santa Maria de en la urbo Cáceres. La piedaj dikfingroj brilas pro popola tradicio kisi ilin fare de junulinoj kiuj deziras trovi fianĉon; eble hodiaŭ oni nur tuŝas ilin.

Li havas famon fondi la konventon kiu estas konata kiel la plej malgranda monaĥejo de la mondo, nome "El Palancar", proksime de Pedroso de Acim. Li estis amiko kaj konsilisto de Santa Teresa de Jesús. Alvokita de Karolo la 5-a el lia retirejo de Yuste por iĝi lia konfesisto, li malakceptis tiun proponon. Konata ĉefe pro sia pentofaremo, li allogegis la homamasojn per sia oratora lerteco. Li malpliigis la verkon "Libro de la oración y Meditación" de Fray Luis de Granada al versio portebla kaj populara, nome la "Tratado de la oración y meditación".

.