Sankta Seĝo de Kilikio

La Patriarkejo de la Sankta Seĝo de Kilikio estas la jurisdikcio de la Armena Apostola Eklezio plej aparta, ĉar ĝi estas la sola armena jurisdikcio kiu ne estas sub la regado de la Plejalta Patriarko kaj Katolikoso de ĉiuj armenoj kun sidejo en la Patrina Seĝo de Sankta Eĉmiadzin en Armenio, kvankam ja spirite. La dividiĝo de la du armenaj patriarkejoj ne implicas la ekzistadon de du apartaj armenaj eklezioj aŭ skismo inter ili.

Sankta Seĝo de Kilikio
episkopejo • Catholicate
Komenco 1441 vd
Geografia situo 33° 55′ 6″ N, 35° 35′ 7″ O (mapo)33.91827535.585328Koordinatoj: 33° 55′ 6″ N, 35° 35′ 7″ O (mapo)
Lando(j) Libano vd
Sidejo St. Gregory the Illuminator Cathedral
Situo Antelias
Sankta Seĝo de Kilikio (Libano)
Sankta Seĝo de Kilikio (Libano)
DEC
Sankta Seĝo de Kilikio
Sankta Seĝo de Kilikio
Map
Sankta Seĝo de Kilikio
Ĉefestro(j) Aramo la 1-a vd
Filioj Armenian theological seminary of Antelias vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Armena Katedralo de Isfahano, Irano

La Plejalta Katolikoso de ĉiuj armenoj translokiĝis al Sizo en 1293, poste, dum la translokiĝo de la patriarka sidejo revene al la antikva en Eĉmiadzin en 1441, la katolikoso de Sizo, Krikor Musabegjantzen, ne oponiĝis, sed li ne forlasis la sidejon, pro tio en Sizo daŭre elektiĝis patriarkoj ĝis la nuntempo.

En 1317 la Armena Patriarkejo de Jerusalemo disiĝis de la Sankta Seĝo de Kilikio.

En 1915 dum la armena genocido, Siso estis detruita. En 1930 la patriarkato estis refondita en Antelias, proksime de Bejruto, Libano.

Dum kvin jarcentoj la du patriarkatoj harmonie kunvivis.

Nuntempe ĝia sidejo troviĝas en Antelias, Libano, kaj ĝia jurisdikcia teritorio etendiĝas sur Sirio, Kipro, Irano, Grekio, kaj kompreneble, en Libano. La Patriarkato de Siso karakteriziĝis pro streĉa historio kun Eĉmiadzin kaj ili ambaŭ havas apartajn jurisdikciojn en Usono, Grekio kaj Sirio. En 1997 la delegacioj de ambaŭ patriarkatoj renkontiĝis en Eĉmiadzin por intenci superi la malsamojn kaj plifortigi la unuecon de la Armena Apostola Eklezio; kun tia celo kreiĝis notkajero por komuna Konstitucio por la Armena Eklezio kun la celo normaligi sur tiuj bazoj, la rilatojn inter Eĉmiadzin kajKilikio. Ĉi lasta jurisdikcio havas ĉ. 800.000 kredantojn.

Unu el la lastaj patriarkoj de Kilikio, Garegino la 2-a (1983-1995) Sargsjan estis elektita kiel Katolikoso de ĉiuj armenoj, en la serĉado de la unueco de la armena eklezio.

La Katolikoso de Kilikio estas Aram la 1-a Keŝiŝjan (naskiĝis en 1947 kaj estis elektita en 1995).