Sanktvenceslaa punejo

Sanktvenceslaa punejo (aŭ ankaŭ punejo ĉe sankta Venceslao, Sanktvenceslaa landa punejo) estis en la jaroj 18091889 la plej granda malliberejo en Prago (laŭ kelkaj fontoj eĉ en Habsburga monarkio)[1]. Ĝi troviĝis en Nova Urbo en Zderaz parte en mezepoka Burgeto de Venceslao la 4-a alikonstruita en monaĥejon de nudpiedaj aŭgustenanoj. Pli poste estis alkonstruitaj pluaj konstruaĵoj, kiuj troviĝis ambaŭflanke (de ĝis nun situanta) gotika preĝejo de sankta Venceslao kaj ankaŭ ambaŭflanke de hodiaŭa strato Resslova. En la jaro 1889 ĝi estis nuligita kaj deŝirita enkadre de praga detruado, la punitoj estis transgviditaj en nove malfermitan malliberejon en Pankrác.

Sanktvenceslaa punejo
ĉeĥe: Svatováclavská trestnice
punejo
Vincenc Morstadt: Sanktvenceslaa punejo 1836 (repro Moravia ilustrita raportilo 1932)
Oficiala nomo: Sanktvenceslaa punejo
Kromnomo: Punejo ĉe sankta Venceslao
Ŝtato Bohemio
Nuna ŝtato Ĉeĥio
Municipo Prago
Situo Sanktvenceslaa punejo
 - koordinatoj 50° 04′ 34″ N 14° 24′ 59″ O / 50.07611 °N, 14.41639 °O / 50.07611; 14.41639 (mapo)
Situo enkadre de Prago
Situo enkadre de Prago
Situo enkadre de Prago
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

 
La punejo sur mapo el la jaro 1884, kvin jaroj antaŭ ĝia detruo

En la jaro 1623 donacis imperiestro Ferdinando la 1-a preĝejon de sankta Vencesllao al ordeno de aŭgustenanaj nudpieduloj (nudpiedaj aŭgustenanoj). En la jaro 1626 komencis konstrui la monaĥejon sur loko de iama korto de la reĝo (la novurba korto de reĝo Venceslao la 4-a, tiu kun la preĝejo finkonstruitaj en la jaro 1399,[2] el kiu estis dum la konstruado de la monaĥejo certe eluzitaj ĝiaj firmaj muroj[3]). Laŭ la apuda preĝejo oni nomis ĝin ankaŭ sankvenceslaa monaĥejo. En la jaro 1785 ĝi estis nuligita. En la jaro 1809 komencis parto de la monaĥejo funkcii kiel punejo – estis ĉi tien transportitaj 204 malliberigitoj el Terezín. En la jaroj 1822–1826 okazis finkonstruo - tiel ĉi disvastigita punejo estis destinita por "riproĉitoj de ambaŭ seksoj, nome por 800 viraj kaj 200 virinaj".[4] En la jaroj 1853 kaj 1854 estis finkonstruita pluaj du aloj direkte al "banloko Sankvenceslaa" – pro tio kapacito plialtiĝis al 1 300 kondamnitoj, sed en la malliberejo estadis da ili eĉ 1 600.[4] La virina sekcio estis komisiita al boromeinoj kaj transŝovita al Hradčany kaj de ĉi tie en la jaro 1865 en hejmon en Řepy. Ekde la jaro 1826 okazis diservoj por la kondamnitoj en rekonsekrita preĝejo de sankta Venceslao (antaŭe, en la jaroj 1809–26, tio estis en koridoro kaj pli poste en ĉambro de la iama monaĥejo), la preĝejo prenis 1 500 arestitoj.

Interesaĵoj redakti

  • En la iama aŭgustenana monaĥejo estis dum unu jaro azilanto pentristo Karel Škréta post tio, kiam li morte vundis sian rivalon.[4] Škréta donacis kelkajn bildojn al la monaĥejo, el kiuj denove kelkaj venis en dresdenan bildejon, la bildo el la ĉefa altaro estis vendita en templon de sankta Venceslao en Stará Boleslav.[4] El la preĝejo estis establita deponejo por soldataj litoj, el la monaĥejo soldata vestolavejo.[4]
  • La punitoj de Sanktvenceslaa punejo estis eluzataj kiel balaistoj – tiel bildigis ilin Vincenc Morstadt en la jaro 1836.

Referencoj redakti

  1. http://encyklopediekostelu.cz/?p=579 (el Retarkivo 20190322015725), vizitita la 6-an de decembro 2019.
  2. Herold, Eduard. Svatováclavská zemská trestnice v Praze. Praha 1890. 16 str, pdf atingebla rete tra projekto Kramerius NKP. S. 6.
  3. Herold, Eduard. Svatováclavská zemská trestnice v Praze. Praha 1890. 16 str, pdf atingebla rete tra projekto Kramerius NKP. S. 8–11.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 Anonym. Někdejší trestnice u sv. Václava. Praha 1889. 14 str., pdf atingebla rete tra projekto Kramerius MLP. S. 10.

Eksteraj ligiloj redakti