Santiago Lorén
Santiago LORÉN Esteban (Belchite, 1918 - Zaragozo, 20101) estis hispana kuracisto kaj verkisto, ricevinto de la Premio Planeta en 1953, nome en ties dua okazo.
Santiago Lorén | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1918 en Belchite | ||||
Morto | 25-an de novembro 2010 (92-jaraĝa) en Zaragozo | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kuracisto dramaturgo universitata instruisto verkisto scenaristo vd | ||||
Laborkampo | Historio de medicino vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Biografio kaj kariero
redaktiEstante 18-jaraĝa, en la Hispana Enlanda Milito estis rekrutita en la frankisma armeo kie li vartis vunditojn. Post la militfino, li ekstudis Medicinon.
Li ricevis la premion Planeta en 1953 pro Una casa con goteras, realisma romano kun nuancoj de nigra humoro. Lia literatura kariero estis tre plurfaceta, inkludante radiajn kaj televidajn scenarojn kaj konsilado por famaj televidserioj, kiel la biografio pri Santiago Ramón y Cajal kaj pri Ramón J. Sender, fare de TVE. Li estis ankaŭ ĵurnalisto en gazetoj (ekzemple ĉe La Codorniz, Heraldo de Aragón, Pueblo, Diario 16 de Aragono kaj Periódico de Aragón) kaj profesoro de Historio de la Medicino en la Universitato de Zaragozo.
Je la alveno de demokratio li kandidatiĝis por skabeno el la Partido Socialista Popular de Enrique Tierno Galván, sed mankis al li milo da voĉoj. Li estis rekonita de la Municipo Zaragozo per la titolo de Adoptita Filo de la urbo (1991).
Verkoj
redaktiRomanoj
redakti- Cuerpos, almas y todo eso (1952)
- Una casa con goteras (premio Planeta, 1953)
- La vieja del molino de aceite (premio Ateneo de Sevilo, 1984)
- Memoria parcial (premio Espejo de España, 1985)
- Hospital de guerra (premio Ciudad de Teruel, 1982)
- Siete alcobas
- El verdugo cuidadoso
- Mi señor don Fernando
- Clase única'(1975)
- No tenía corazón'(1985)
Noveloj
redakti- Diálogos con mi enfermera
- La Rebotica
- La muerte ríe
Eseoj
redakti- Del electrón a Dios
- La frigidez como problema
Aliaj
redakti- Un muerto para empezar (teatro)
- Diálogos con mi asistenta (radia scenaro)